Heinrich Fischer-Galați
Heinrich Fischer-Galați | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de julio 1879 |
Morto | 13-an de februaro 1960 (80-jaraĝa) en La Tour-de-Peilz |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Heinrich FISCHER-GALAȚI[1] [fiŝer galac] (naskiĝis la 3-an de julio 1879 en Galați, mortis la 13-an de februaro 1960 en La Tour-de-Peilz) estis rumana Esperanto-pioniro de la unua periodo, eldonisto, mecenato, artkolektisto kaj presisto en București, ĝis 1926 grandindustriisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lia patro Max Fischer fondis ŝupoluran kaj metal-pakaĵfabrikon; la filo tamen pli interesiĝis pri kreskigado de kulturaj iniciatoj. En 1916 li kreis la societon por popularigi la teknikoj de akvaforto, kuprogravuro kaj litografio en Rumanio organizante ekspoziciojn. Plej gravis tiu de 1916 en Bukareŝto pri surpaperaj verkoj: Prima expoziție retrospectivă de arta gravurei din secolul XV până în secolul XX; spekteblis i.a. verkoj de Albrecht Dürer, Henri de Toulouse-Lautrec, Käthe Kollwitz. Fischer-Galați mem havis grandegan kolekton antau 1927: pro manko de dokumentado detaloj estas ne tro konatoj. Sed por la 1916-a elmontrado li pruntedonis aĵojn de Paul Cézanne, Maurice Denis, Edouard Manet, Pierre-Auguste Renoir kaj Auguste Rodin. Li eldonis eĉ internacian informgazeton pri venontaj aŭkcioj, "Tiparnița". Estante nekontenta pri kvalito de multaj libroj en Rumanujo, li fondis en 1923 societon de libroŝatantoj nome Bibliofila kaj malfermis librovendejon en Bukareŝto (Wilson-strato 1). Bibliofila ankaŭ ludis gravan rolon en atentigo pri modernaj artistoj. Inter 1924 kaj 1929 li kun aliaj financis la bukareŝtan Akademion de dekoraciaj artoj. Ekzistis preciza instruplano por studentoj laŭdiscipline (aplikata/bildarta: ekz. metalpriverkado, tekstila dezajno, librobindado, tipografio, afiŝodezajno, akvaforto, kuprogravuro, desegnado, skulptado. En la rumana ĉefurbo li aranĝis prezentadejon por moderna dezajno en la 1926-a jaro. Esperantistoj helpis lin fuĝi dum la en la fruaj 1940-a jaroj al Svisujo kie li mortis en malriĉeco. La sorto de liaj kolektoj ne klaras; fuĝi li devis pro sia juda deveno. En 1909 li estis posedanta la ŝtatanecon de Aŭstrio-Hungario; gepatra lingvo estis la germana kaj li regis krome la lingvojn rumana, franca, angla, itala, hungara, hispana kaj greka.[2]
Esperantistece
[redakti | redakti fonton]Fischer fariĝis esperantisto en 1902[2]. Li gvidis multajn kursojn, kunvenojn kaj kongresojn. De 1904 li estis prezidanto de la unua Rumana Esperanto-Societo en Galați, de 1908 de la Federacio de Esperantistaj Societoj en Rumanio, de li fonditaj. Prezidanto estis li de Rumana Esperantista Societo de 1923 ĝis sia ekziliĝo en 1941 fondinto kaj redaktoro estis li de Rumana Gazeto Esperantista.
Fischer eldonis la rumanan ŝlosilon, diversajn lernolibrojn, propagandilojn. Li estis ano de la Lingva Komitato (LK) de 1908 kaj de la Akademio de Esperanto. Oficiala reprezentanto de la rumana registaro dum pluraj Universalaj Kongresoj (UK). Kondukis de 1922 Esperanto-Centron Rumanan (ECR), fonditan de li kun helpo de Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu, en propra domo kun biblioteko, kurso, librovendejo, presejo esperantistaj. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.
Li estis kavaliro de la Ordeno de la Krono[2].
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Fabelo pri la granda turo kaj la malgranda doktoreto, kun aliaj rakontetoj. Esperanto-Centro Rumana, București 1933(?)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chiriac, Alexandra: "Heinrich Fischer-Galaţi" - ĉe: The Modern Art Index Project de Leonard A. Lauder Research Center for Modern Art, The Metropolitan Museum of Art]
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Oficiala Gazeto Esperantista, 25.02.1910
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- esperanto.net, kun bildo
- "Ŝlosilo" de la lingvo Esperanto en la rumana lingvo (Marian Vochin)