Heinrich Wilhelm Stieglitz
Heinrich Wilhelm Stieglitz | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1801 en Bad Arolsen | |
Morto | 23-an de aŭgusto 1849 (48-jaraĝa) en Venecio | |
Mortis per | Ĥolero vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Göttingen vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Charlotte Stieglitz vd | |
Parencoj | Johann Stieglitz (en) (onklo) Ludwig von Stieglitz (mul) (onklo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Heinrich Wilhelm August STIEGLITZ (naskiĝinta la 22-an de februaro 1801 en Bad Arolsen, mortinta la 23-an de aŭgusto 1849 en Venecio) estis germana filologo kaj lirikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Heinrich Wilhelm Stieglitz naskiĝis kiel filo de la riĉega juda kaj en 1819 baptita komercisto Jakob Stieglitz. Li estis nevo de la hanovra kuracisto Johann Stieglitz kaj de la sanktpeterburga bankisto Ludwig Stieglitz.
Post bapto en 1814 kaj frekvento de la Ernestinum-gimnazio en Gotao en 1817 li ekstudentis ekde printempo 1820 ĉe la Universitato de Göttingen. Ĝuado studentviva reduktitis pro havaĵperdoj patraj kaj sekve necesis studi pli vivperlaborcelen. Tio perfektis danke al la instruisto Friedrich Bouterwek kiu estis venkinta en Stieglitz la intereson pri malnovaj lingvoj. Dumstude li iĝis en 1822 ano de la studenta korporacio Pideritia Göttingen kaj en 1822 de Alte Göttinger Burschenschaft.[1]
La publikigo de patriotisma poemo, por kiu pagis la presisto 50 taleroj da puno al la cenzuristoj, memorigis la aŭtoritatojn pri la ĉeesto de la 16-jaraĝa Stieglitz dum Wartburgfesto. Tion kaj lian poeziadon sendanĝeran ili profitis por agadi kontraŭ la malŝatataj studentaj kluboj de Gottingen. En aprilo 1822 Stieglitz ricevis la universitatforlasrekomendon. Sekve li kontinuigis la studojn ĉe Gottfried Hermann kaj Friedrich August Wilhelm Spohn en Leipzig , kie li ekkonis la unuan fojon la estontan virinon Charlotte Willhöfft kaj ties familion. De pasko 1824 li studis en Berlino influote de August Boeckh kaj Friedrich von Raumer, kaj precipe de Georg Wilhelm Friedrich Hegel. En 1826 li doktoriĝis kun la taksado summa cum laude.
En pasko 1827 li ekdeĵoris kiel helpinstruisto ĉe la Joachimsthal-gimnazio en Berlino. Almenaŭ ekde 1826 li kunlaboristis ĉe la Reĝa biblioteko en Berlino kaj en 1828 li ankaŭ deĵoritis fikse. Sekve eblis edzinigi Charlotte Willhöfft. En septembro 1830 Stieglitz forlasis la helpinstruistan postenon por dediĉi sin pli al la poezio. Ĉebiblioteke li baldaŭ iĝis la unua gardisto.
La komence feliĉa geedzeco pli kaj pli pro kronika malsano malpliboniĝis ekde aŭtuno 1826. Oftaj kuracestadoj de Charllotte, longa forpermeso en Sankt-Peterburgo kaj restadon en Bad Kissingen ne helpis ŝin; la suferoj de Heinrich baldaŭ iĝis psike kaj fizike mortdanĝera. Esperante ke li revenu al fortoj kaj libereco spirita ŝi memortigis sin per ponardo en al 29.11.1834. Post la morto virina Stieglitz vivis kun financa helpo de la bankistoj Ludwig kaj Alexander von Stieglitz dum du jaroj en Berlnio, inter 1836 kaj 1838 en Munkeno kaj poste en Veneco. De tie li entreprenis plurajn longajn vojaĝojn tra Norda Italujo, Istrio, Dalmatio kaj Montenegro. De la prusia ŝtata servo li laŭ propra volo maldungigitis en septembro 1834.
En 1848/49 li partoprenis kiel ano de la civitana milico aktive ĉe la ribelo de la venecanoj kontraŭ la aŭstroj. Pro ĥolero li mortis ankoraŭ dum la blokado de veneco; entombigo estis en 1850 apud la edzino ĉe la unua tombejo de la Sofio-komunumo en Berlino. Ambaŭ tomboj malaperis.[2]
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Kun Griechenlieder (1823), Stimmen der Zeit (1832) kaj pluraj poemoj en ĵurnaloj kaj almanakoj gravis antaŭ ĉio Bilder des Orients (1831-1834) por la mallonga gloro poeta. La poste faritaĵoj jam ne atingis la saman nivelon. Ili unuigis la cikle aranĝitajn poeziaĵojn kaj dramojn je panoramo ampleksanta la tutan Orienton disde Arabio ĝis Ĉinio.
Ĉ. 130 poemojn muzikigis multaj komponistoj de la 19-a jarcento, i..a Fanny Hensel, Felix Mendelssohn Bartholdy, Carl Loewe, Heinrich Marschner, Conradin Kreutzer, Carl Gottlieb Reissiger, Ludwig Berger, Adolph Bernhard Marx kaj Bernhard Klein. Konataj estas ĉ. 300 kantoj.
La verkista agado malfrua de la daŭre malsanetanta viro limiĝis sin precipe je du poezivolumoj, vojaĝraktonoj, unu tradukaĵo, unu biografio kaj kelkaj poemoj memstaraj. Stieglitz ankaŭ kolektis la materialon kiu poste iĝis la fundamento de biografio de la pentristo Johann Christian Reinhart. Krome li laboris kiel eksterlanda korespondanto de la aŭgsburga gazeto "Allgemeine Zeitung". Fine li estis kunlaboranto ĉe la far la amiko Niccolò Tommaseo tuj post revolucikomenco en 1848 fondita gazeto "La fratellanza dei Popoli'".
La stieglitza malavare disponigita kaj jam anonncita versa epopoeo Venedigs Auf- und Untergang pereis.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Gedichte. Herausgegeben zum Besten der Griechen von Heinrich Stieglitz und Ernst Große. In Commission bei J. G. Mittler, Leipzig 1823.
- De M. Pacuvii Duloreste. Scripsit Henricus Stieglitz Phil. Dr. Lipsiae Apud Carolum Cnobloch MDCCĈXVI. (disertacio)
- Anonym: Stimmen der Zeit. Lieder eines Deutschen. F. A. Brockhaus, Leipzig 1832.
- Bilder des Orients von Heinrich Stieglitz. 4 Bände. C. Cnobloch. Leipzig 18311833.
- Stimmen der Zeit in Liedern von Heinrich Stieglitz. Zweite, veränderte und vermehrte Auflage. F. A. Brockhaus, Leipzig 1834.
- Dionysosfest. Lyrische Tragödie von Heinrich Stieglitz. Verlag von Veit, Berlin 1836.
- Mozarts Gedächtnißfeier. Gedicht von Heinrich Stieglitz. (Zum Vortheil des Mozart-Denkmals in Salzburg.) Franz, München 1837.
- Gruß an Berlin. Ein Zukunfttraum von Heinrich Stieglitz. F. A. Brockhaus, Leipzig 1838.
- Bergesgrüße aus dem Salzburger, Tiroler und Bayrischen Gebirge von Heinrich Stieglitz. Ernst August Fleischmann, München, 1839.
- Ein Besuch auf Montenegro. Von Heinrich Stieglitz. J. G. Cottascher Verlag, Stuttgart/Tübingen 1841. (Reisen und Länderbeschreibungen der älteren und neuesten Zeit [...] Einundzwanzigste Lieferung [...] Druck und Verlag der J. G. Cottaschen Buchhandlung 1841.)
- Istrien und Dalmatien. Briefe und Erinnerungen von Heinrich Stieglitz. Verlag der J. G. Cottaschen Buchhandlung, Stuttgart/ Tübingen 1845.
- Die Litterarische Bildung der Jugend aus dem Italienischen des Dr. Paride Zajotti mit einem Lebensabriß und Auszügen aus des Verfassers früheren Schriften von Heinrich Stieglitz. In Commission bei H. F. Favarger, Triest 1845.
- Die Sibylle in Cervaro. Von Heinrich Stieglitz. Rom, im Frühling 1847. Zum Besten des Cervarofonds. In Commission bei Hermann Fr. Münster, 1847.
- Erinnerungen an Rom und den Kirchenstaat im ersten Jahre seiner Verjüngung. F. A. Brockhaus, Leipzig 1848.
- Deutschland, Oesterreich, Italien. Ein Zuruf an das deutsche Parlament. Nebst einem Anhang. [...] Buchdruckerei von Zecchini, Venedig Mai 1848.
- Briefe von Heinrich Stieglitz an seine Braut Charlotte, in einer Auswahl aus dem Nachlasse des Dichters, herausgegeben von Louis Curtze. F. A. Brockhaus, Leipzig 1859.
- Erinnerungen an Charlotte. Von Heinrich Stieglitz. Aus Tagebuchblättern und sonstigen Handschriften des Verstorbenen ausgewählt und herausgegeben von Louis Curtze. N. G. Elwertsche Universitäts-Buchhandlung, Marburg 1863.
- Kurzer Briefwechsel zwischen Friedrich Jacobs und Heinrich Stieglitz. Herausgegeben von Ludwig Curtze. Dyksche Buchhandlung, Leipzig 1863.
- Heinrich Stieglitz. Eine Selbstbiographie. Vollendet und mit Anmerkungen herausgegeben von L. Curtze. Friedrich Andreas Perthes, Gotha 1865. (surrete)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band II: Künstler. Winter, Heidelberg 2018, ISBN 978-3-8253-6813-5, p. 663-665.
- ↑ Hans-Jürgen Mende: Lexikon Berliner Grabstätten. Haude & Spener, Berlin 2006, p. 49.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Acta betreffend den Custos Dr. Stieglitz. 18241835. Staatsbibliothek Berlin, Stiftung Preußischer Kulturbesitz. Sign. Acta I 7d.
- Tauf-, Trau- und Bestattungsregister der Kirchgemeinde Schönefeld 18281846. Regionalkirchenamt Dresden, Lesestelle. Filmsignatur 20 K03 2015 0001936.
- Jahrbücher für Philologie und Paedagogik. Jg. 4 (Leipzig 1829) u. Jg. 5 (ebd. 1830).
- Neue Jahrbücher für Philologie und Paedagogik. Jg. 1 (Leipzig 1831) u. Jg. 4 (Ebd. 1836).
- Anonym: Charlotte Stieglitz, ein Denkmal. Veit und Comp., Berlin o. J. (1835).
- Tommaseo, N.(iccolò): Venezia negli anni 1848 e 1849. Memorie storiche inedite con aggiunta di documenti inediti e prefazione e note di Paolo Prunas. Vol. I. Florenz 1931.
- Die oben unter Werke genannten autobiographischen Schriften von Heinrich Stieglitz.
Kromaj legadoj
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Kummer: Stieglitz, Heinrich Wilhelm August. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 36, Duncker & Humblot, Leipzig 1893, S. 177–180.
- Klaus Doderer: Heinrich Stieglitz. In: Zeitschrift für deutsche Philologie. 74. Bd., 1955. S. 185-190.
- Bernd-Ingo Friedrich: Heinrich Stieglitz als Ethnologe. Ĉe: Marginalien. Zeitschrift für Buchkunst und Bibliophilie. Heft 219 (3/2015), ISSN 0025-2948, S. 49-55.
- Bernd-Ingo Friedrich: Manigfach und Originel. (Heinrich Stieglitz als Texter.) In: Das Lindenblatt. Jahresschrift für Schöne Literatur. Liebe. Arnshaugk, Neustadt an der Orla. Sechste Ausgabe 2016, ISBN 3-944064-58-5, S. 261-271.
- Bernd-Ingo Friedrich: Beiläufiges zur Wahrnehmung Chinas in der Literatur des Biedermeier. Ostasien Verlag, Gossenberg 2016, ISBN 978-3-946114-35-2. (Reihe Gelbe Erde, 12.)
- Bernd-Ingo Friedrich: Heinrich Stieglitz, ein Denkmal. Erster Teil: Biographie und Exkurse. Arnshaugk Verlag, Neustadt an der Orla 2018, ISBN 3-944064-88-7.
- Bernd-Ingo Friedrich: Heinrich Stieglitz, ein Denkmal. Zweiter Teil: Anhänge, Nachklänge und Register. Arnshaugk Verlag, Neustadt a. d. Orla 2019. ISBN 3-944064-89-5.
- Ludwig Geiger: Heinrich und Charlotte Stieglitz. Ĉe. L. G.: Dichter und Frauen. Vorträge und Abhandlungen. Berlin 1896.
- Karl Gutzkow: Cypressen für Charlotte Stieglitz. (1835). Ĉe: Berlin Panorama einer Weltstadt IV.: Aus dem literarischen Berlin.
- Petra Hartmann: Die Rosskur der Charlotte Stieglitz. Ĉe: P. H.: Zwischen Barrikade, Burgtheater und Beamtenpension. Bielefeld 2009, S. 9-47.
- Susanne Ledanff (Hrsg.): Charlotte Stieglitz. Geschichte eines Denkmals. Frankfurt am Main/Berlin 1986.
- Werner Leibbrand: Der Selbstmord der Charlotte Stieglitz. Ĉe: Deutsche Medizinische Wochenschrift, 50, 1934.
- Wolfgang Promies: Der ungereimte Tod, oder wie man Dichter macht. Zum 150. Todestag von Charlotte Stieglitz. Ĉe: Akzente. Zeitschrift für Literatur. Hrsg. v. Michael Krüger. 32. Jg., 1985.
- Lynne Tatlock: Grim Wives Tales: Mundts-Stieglitz, Stieglitz-Goethe. Ĉe: Monatshefte für deutschen Unterricht, deutsche Sprache und Literatur, Bd. 82, Nr. 4, 1990, p. 467-486.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Heinrich Wilhelm Stieglitz en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Kantotekstoj laŭ poemoj stieglitzaj.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heinrich Wilhelm Stieglitz en la germana Vikipedio.