Saltu al enhavo

Hel (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo ĉe Balta Maro. Por samnoma terlango rigardu la paĝon Hel (terlango). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Hel.
Hel
germane: Hela

Blazono

Blazono
urba komunumo
Hel (urbo) (Pollando)
Hel (urbo) (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Helu
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto distrikto Puck
Komunumo komunumo Hel
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1351, 1963
Koordinatoj 54° 37′ N, 18° 48′ O (mapo)54.61166666666718.808055555556Koordinatoj: 54° 37′ N, 18° 48′ O (mapo)
Areo 21,27 km²
Loĝantaro 4136 (en 2004)
Loĝdenso 194,5 loĝ./km²
Poŝtkodo 84-150
Telefona antaŭkodo 58
Aŭtokodo GPU
TERYT 6222911011
Estro Klemens Kohnke
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Wiejska 50
Poŝtkodo de estraro 84-150
Telefono de estraro 58 675-05-45
Fakso de estraro 58 675-04-10
Komunuma retejo http://www.hel.eu/
vdr
La panoramo de urbo Hel el la lumturo de Hel
Hel (terlango) kaj la urba haveno
La Wiejska-strato (kamparana-strato) en la urbocentro
urbocentro
La Wiejska-strato (kamparana-strato) en la urbocentro
La fiŝista haveno
urba jaĥtejo
urba plaĝo
La urba haveno
Fokarejo en la urbo Hel kun pluraj grizaj fokoj
La griza foko

Hel ([ˈxɛl], germane Hela, kaŝube Hél, historie interalie Hell <1454, do Helu 1490, Hele 1491, do Helia 1565, Hoel 1572, Hyl 1583, Chel 1583, Helam 1599, in Hill 1599, Hale (Langenes) 1612, do Helia 1627, ku Heliowi 1627, Höhl 1655, Heel 1655, Hela 1749, Heyla 1749, Hela 1796) estas urbo en Pollando. Ĝi troviĝas en provinco Pomerio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Puck. La urbo situas sur duoninsulo Hel.

La urbo en la 13-a jarcento ekhavis urbajn rajtojn.

Nuntempe precipe estas turisma loko. En Hel estas plaĝo kaj tial estas populara semajnfina destino por la loĝantoj de la najbaraj urboj Gdansko kaj Gdynia.

Historio de Hel

[redakti | redakti fonton]

Prahistorio de la ĉirkaŭaĵo de la nuna urbo Hel

[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭaĵo de la nuna urbo Hel estis jam setlitaj en mezolitiko, t.e. en la meza ŝtonepoko. De tiu epoko oni trovas ne multajn spurojn (vidu la apudan foton) de la primitiva tiama industrio, kiu devenas eĉ de antaŭ 4 mil jaroj de a.K.. La tiamaj loĝantoj okupiĝis ĉefe pri kolektado kaj ankaŭ pri fiŝ- kaj fok-kaptado.

La historio de la urbo de la 11-a jc ĝis la 12-a jc

[redakti | redakti fonton]

Inter la 11-a jc kaj 12-a jc tiu regiono troviĝis en la limoj de Pollando. La unuaj skribaj informoj (mencioj) pri Hel devenas de la jaro 1198. Tiam Hel estis la kaŝuba vilaĝo kaj la centro de la vendado de haringoj. El la danaj kronikoj, oni scias, ke la tiama Hel estis grava fiŝkaptada centro dependa de pomeria (kaŝuba) princo Świętopełk la 2-a, la Granda, kiu donis al Hel la urborajtoj laŭ la Lubeko-leĝo.

La historio de la urbo en la 13-a jc

[redakti | redakti fonton]

Oni ne scias precize kiam Hel ricevis la urborajtoj. En la 13-a jc la vilaĝo estis unu el la plej gravaj vendad-centroj de la region, kiu eĉ konkurencis kun la proksima Gdansko. Laŭ la historiaj dokumentoj jam antaŭ la jaro 1266 Hel posedis jam urborajtoj donitaj laŭ la Lubeko-leĝo fare de la pomeria (kaŝuba) princo Świętopełk la 2-a, la Granda. Dokumentas tion la danaj kronikoj el la jaro 1219.

Historio de la urbo en la 14-a jc

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1308-1309 Hel estis konkerita de la Teŭtona Ordeno. La teŭtonoj probable detruis ĉiujn dokumentojn ligitaj kun la urbo Hel kiel la posedaĵo de la pomeriaj princoj. En la jaro 1351 oni fondis tie la frataron de Sankta Katerina. En la jaro 1378 la Alta Majstro de la Germana Ordeno Winrich von Kniprode donis la novajn urborajtoj por Hel.

Dum tiu tempo la loĝantoj de Hel okupiĝis ĉefe pri fiŝkaptado, kaj aliajn varojn oni alportis el la proksimaj urboj.

Historio de la urbo en la 17-a jc

[redakti | redakti fonton]

Post la tridekjara milito (1618-1648) Pollando-Litovio (Respubliko de Ambaŭ Nacioj) estis tre malforta kaj estis invadita fare de Svedio tn. sveda diluvosveda konkero (1655-1660) kaj samtempe de Rusio, nur Gdansko, Puck kaj suda et-parto de Pollando ne estis konkerita (vidu la apudan mapon). La aliaj urboj kaj regionoj estis rapide konkeritaj.

La dispartigoj de Pollando-Litoviodispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj estis periodo en la historio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la jaroj 1772-1795. Pro diplomatiaj kontraktoj (ne komencinte militon) oni decidis dispartigi la Respublikon de Ambaŭ Nacioj inter la tri najbaraj regnoj: Rusia imperio, Prusio kaj Aŭstrio. La unua dispartigo okazis: la 5-an de aŭgusto 1772 en kiu partoprenis Rusio, Prusio kaj Aŭstrio kaj Puck eniris Prusion. [1]

Historio de la urbo Hel dum la jaroj 1918-1935

[redakti | redakti fonton]

Rezulte de la Traktato de Versajlo (la 28-an de junio 1919) Puck kaj Hel ekestis en la limoj de la Dua Pola Respubliko. Pola solenaĵo kun la partopreno de generalo Józef Haller la 10-11an de februaro 1920 celebris tiun ŝtatan akiron.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Augustowski Bolesław (1969): Środowisko geograficzne województwa gdańskiego w zarysie, Wyższa Szkoła Pedagogiczna w Gdańsku, Gdansko.
  • Ciesielski Zenon (1965): Pomorze Gdańskie. Szkice polityczno-gospodarcze, Gdańskie Towarzystwo Naukowe, Gdansko.
  • Dyskant Józef Wiesław (1994): Polska Marynarka Wojenna w 1939 roku, Bellona, Varsovio.
  • Ellwart Jarosław (2000): Kaszuby, Region, Gdynia (Gdinio).
  • Fierla Irena (2004): Geografia Gospodarcza Polski, Państwowe Wydawnictwo Ekonomiczne, Varsovio.
  • Ludynia Władysław (1974): Wybrzeże Gdańskie, Wydawnictwa Szkolne i Pedagogiczne, Varsovio.
  • Mazoyer Marcel, Roudart Laurence (2006): A History of World Agriculture. From the Neolithic Age to the Current Crisis, Earthscan, Londono.
  • Nowaczyk Piotr, Zieziula Jolanta, Zmiana profilu działalności małych portów morskich w Polsce a procesy dostosowawcze w zakresie infrastruktury, „Zeszyty naukowe Uniwersytetu Szczecińskiego”, 2011, n-ro 15, p. 243-259.
  • Rumiński Marek Jacek (1997): Polskie wybrzeże Bałtyku, Agencja TD, Bjalistoko.
  • Sulimierski Filip, Chlebowski Bronisław, Walewski Władysław (1882): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, vol. 3, Nakładem Filipa Sulimierskiego, Varsovio.
  • Wojciechowski Zbigniew, Obiekty militarne Półwyspu Helskiego w latach 1920-2006, „Zeszyty Naukowe Marynarki Wojennej”, 2005, vol. 51, n-ro 4, p. 247-271.
  • Wojterski Teofil (1957): Zielonym szlakiem polskiego wybrzeża, Państwowe Wydawnictwo Literatury, Varsovio.

Hel kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la urbo Hel ekde 1999 ĉiujare okazas Esperanto-renkontiĝo Humura Esperantista Libera Aranĝo (HELA) ĉiam ĉ. la 1-a de majo. Ĝin organizas la klubo Varsovia Vento.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]