Helga Hahnemann
Helga Hahnemann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1937 en Pankow |
Morto | 20-an de novembro 1991 (54-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Friedhof Pankow VII (en) , Abt. 8 U 7 |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Schöneiche bei Berlin |
Ŝtataneco | Germanio Germana Demokratia Respubliko Germana Regno |
Alma mater | Akademio de Drama Arto „Ernst Busch“ |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro teatra aktoro komikisto amuzisto kabaredisto televida aktoro kantisto filmaktoro radio-prezentisto televida prezentisto |
Helga HAHNEMANN (karesnomoj estis ankaŭ Henne kaj Big Helga; naskiĝinta la 8-an de septembro 1937 en Berlino, mortinta samloke la 20-an de novembro 1991) estis germana kabaredistino, kantistino kaj aktorino.
Vivo kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Inter 1956 kaj 1959 ŝi vizitis la Altlernejon pri aktorado "Ernst Busch" en Berlin-Niederschöneweide. En 1959 ŝi havis la unuan surscenejan aperon ĉe la lepsika kabaredo Pfeffermühle, ekde 1961 ŝi laboris ankaŭ por la GDR-televido. Por sia aktorado en 30 epizodoj de la televidserio Tele-BZ oni aljuĝis al ŝi la artpremion de Libera germana sindikataro.
Ekde 1969 Hahnemann estis daŭra membro de la ensemblo de la ŝtata orientgermana televido (Deutscher Fernsehfunk) laborante ekzemple ankaŭ por la televidteatro de Moritzburg (Halle). Je la fino de la 1970-aj jaroj Hahnemann iĝis, ankaŭ danke al sia mastrado de la berlina dialekto, unu el la plej ŝatataj orientgermanaj prezentistinoj kaj amuzigistinoj. En la radio eostberlina ŝi moderigis ekde la fino de la 1970-aj jaroj la elsendojn Helgas Top(p)-Musike, el kiuj faritis ankaŭ tri propraj televidspektakloj. Kiel kantistino ŝi furoris per ŝlagroj, ekz. Wo ist mein Jeld bloß geblieben, Jetzt kommt dein Süßer, U-Bahn-Beat, 100 mal Berlin, Clärchens Ballhaus (kun Hartmut Schulze-Gerlach) kaj Een kleenet Menschenkind. La plejparton de ili muzikigis Arndt Bause laŭ tekstoj de Angela Gentzmer.
Ege ŝatatis ankaŭ ŝiaj moderigoj de la elsendo Ein Kessel Buntes kaj ŝiaj multaj skeĉoj, ekz. kun Alfred Müller, Herbert Köfer, Dagmar Gelbke, Ingeborg Naß. En la rolo de Erna Mischke ŝi regule kune kun Rolf Herricht, Gerd E. Schäfer, Margot Ebert, Traute Sense kaj Heinz Behrens aktoris en la televidserio komedia Maxe Baumann. Kun Ingeborg Naß ŝi gvidis laboristan kabaredon en Berlino, krome Hahnemann estis sinkronvoĉdonistino. En tri filmoj pri la bando de la Olsen-krimuloj ŝi donis sian voĉon al la ina ĉefrolo Yvonne Jensen.
La planita silvestro-spektaklo 1991 ne plu realigitis pro morto je pulma kancero.
Filmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1962: Unser Sandmännchen (kiel Nickeneck)
- 1962: Ist doch kein Wunder
- 1963: Humphrey George
- 1963: Liebe postlagernd
- 1963: Die Räuberbande
- 1963: Tresorknacker
- 1963: Der Lord von Finkenwerder
- 1964: Berlin bleibt Berlin (televidspektaklo)
- 1965: Nichterfasstes Zimmer zu vermieten
- 1967: Der Trommler (DEFA-pupanimacio; kiel parolantino)
- 1968: Feuerwehr Felicitas (pupanimaciserio; kiel Hauptmann Felix)
- 1968: Die entführte Braut
- 1968: Tele-BZ
- 1969: Kinder, Kinder ... (televidteatro Moritzburg)
- 1972: Bettina von Arnim
- 1972: Kinder, Kinder…
- 1972: Polizeiruf 110: Ein bißchen Alibi (TV-krimserio)
- 1972: Polizeiruf 110: Das Ende einer Mondscheinfahrt (TV-krimserio)
- 1973: Der Staatsanwalt hat das Wort: Unverhofftes Wiedersehen (TV-serio)
- 1973: Der Mann
- 1974: Galgenbergstory
- 1974: Maria und der Paragraph
- 1974: Der Leutnant vom Schwanenkietz (en tri partoj)
- 1974: Warum kann ich nicht artig sein?
- 1975: Die Seefee
- 1975: Eine Stunde Aufenthalt
- 1976: Krach im Hochhaus
- 1976: Der Staatsanwalt hat das Wort: Ich hab' nichts anzuziehen
- 1976: Aschenbrödel
- 1976: Maxe Baumann: Ferien ohne Ende
- 1977: Maxe Baumann: Keine Ferien für Max
- 1978: Auf Station 23
- 1978: Kein Hahn im Korb
- 1978: Maxe Baumann: Max auf Reisen
- 1979: Maxe Baumann: Überraschung für Max
- 1980: Anna und das Familiengespenst
- 1980: Maxe Baumann: Max in Moritzhagen
- 1981: Streichquartett (Fernsehtheater Moritzburg)
- 1982: Hoffnungslose Fälle
- 1987: Maxe Baumann aus Berlin (spektaklofilmo)
- 1988: Tiere machen Leute (TV-serio)
Dramteatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- 1967: Hans Georg Herde: Kuddelmuddel in Pilzhausen (filino) – reĝisoro: Detlef Kurzweg (por infanoj)
- 1968: Giles Cooper: Die unverdauliche Auster – reĝisoro: Wolfgang Brunecker (komedio)
- 1974: Hans-Jürgen Bloch: Nicht nur tausendjährige Eichen (administrantino) – reĝisoro: Joachim Staritz
- 1974: Wolf D. Brennecke: Abriss eines Hauses (Ursel Hennebo) – reĝisoro: Fritz-Ernst Fechner
- 1974: Hans Siebe: Die roten Schuhe (virino) – reĝisorado: Barbara Plensat (kriminaldramteatraĵo)
Sondiskaro
[redakti | redakti fonton]- Helga Hahnemann – Jetzt kommt die Süße... (gramofondisko) Amiga 1983 (8 56 029).
- Helga – dicke da (gramofondisko) Amiga 1986 (8 56 194).
- Big Helga (gramofondisko) Amiga 1989 (8 56 488).
Libroj
[redakti | redakti fonton]- Mensch, wo sind wir nur hingeraten, Ullstein, Frankfurt am Main 1993, ISBN 3-548-23299-X.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Angela Gentzmer: Een kleenet Menschenkind. Erinnerungen an Helga Hahnemann. Mit vielen Fotos aus dem Leben und von Bühnenauftritten Helga Hahnemanns, Das Neue Berlin, Berlin 1994, ISBN 3-359-00727-1
- Angela Gentzmer: Helga Hahnemann. Die schärfsten Sprüche, Eulenspiegel, Berlin 2000, ISBN 3-359-00991-6
- Angela Gentzmer: Das dicke Helga-Hahnemann-Buch: war schön mit euch … Mit Liedern, Sketchen, Sprüchen, Erinnerungen, Eulenspiegel, Berlin 2006, ISBN 978-3-359-01650-2
- Claudia Kusebauch (eld.): Fernsehtheater Moritzburg II. Programmgeschichte. Leipziger Universitätsverlag, Leipzig 2005. ISBN 3-86583-015-3.
- Claudia Kusebauch (kune kun Michael Grisko): Das Fernsehtheater Moritzburg - Programmchronologie, p. 15–208