Saltu al enhavo

Helikono de Ciziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helikono de Ciziko
(395 a. K. - 324 a. K.
Helikono de Ciziko anticipe antaŭdiris la suneklipso en la 12-a de majo 361 a. K.
Helikono de Ciziko anticipe antaŭdiris la suneklipso en la 12-a de majo 361 a. K.
Persona informo
Naskiĝo 395 a. K.
en "Ciziko", "Mizio", Anatolio, Turkio
Morto 324 a. K.
en "Ciziko", "Mizio", Anatolio, Turkio
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo matematikisto
astronomo
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helikono de Ciziko estis greka filozofo, matematikisto kaj astronomo, kiu anticipe antaŭdiris la suneklipso en la 12-a de majo 361 a. K. kaj laŭdire li estis rekompencita per 60 kg da arĝentaj talentoj fare de Dionizo la Juna, tirano el Sirakuzo (396 a. K. - 342 a. K.) Helikono estis disĉiplo de Eŭdokso el Knido kaj estis samtempulo de Platono.

Lokigo de Ciziko, antikva urbo de Mizio, en Malgrandazio, estis lulilo de la greka astronomo Helikono de Ciziko.

Boeckh asertas, sendube prave, ke la vizito de Eŭdokso kaj liaj lernantoj al Ateno, kaj ilia restado tie, okazis kelkajn jarojn poste 103-a Olimpiado, ĉ. 367 a. K. Tiel ke ĝi okazis inter la dua kaj tria vizitoj de Platono al Sicilio (368 a.K. kaj 361 a.K.). Al tiu ĉi tempo, do, li referencas la rimarkindan vivon kaj kunlaboron ĉe la Akademio de eminentaj viroj, kiuj estis distingitaj pri matematiko kaj astronomio, laŭ la raporto de Eŭdemo kiel transdonita fare de Proklo. Nun, inter tiuj nomitaj ni trovas Eŭdokson mem, lia lernanto Menekmo (380 a. K. - 320 a. K.), Deinostrato — la frato de Menekmo —kaj Ateneo de Ciziko; al ĉi tiuj oni devas aldoni Helikono de Ciziko — pli distingita kiel astronomo ol matematikisto — kiu estis rekomendita al Dionizo fare de Platono kaj kiu estis ĉe la kortego de Dionizo kune kun Platono en la tempo de sia tria vizito al Sirakuzo.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]