Helmi Veldhuyzen
Aspekto
Helmi Aron VELDHUYZEN estas nederlanda instruisto kaj esperantistino. Dum la IJK 1950 ŝi estis elektita sekretariino de Tutmonda Junular-Organizo (TJO). Ŝi tiam loĝis en Delft kaj estis gimnazia lernantino. En la 1950-aj jaroj ŝi ankaŭ aktivis en la Esperanta kabaredo Tri koboldoj.
En la 1970-aj jaroj ŝi estis licea instruisto pri la franca lingvo kaj delegito de UEA en Goudriaan.[1]
En la 2000-aj jaroj ŝi funkciigis privatan muzeon pri la artisto Idel Ianchelevici en Goudriaan.[2]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- T.J.O.-rubriko, en: La juna vivo 153 (septembro 1950) Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 523.
- Dosiero de Binnenlandse Veiligheidsdienst pri Tutmonda Junular-Organizo