Saltu al enhavo

Helmut Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helmut Schmidt
Federacia kanceliero de Germanio
Persona informo
Helmut Schmidt
Naskonomo Helmut Heinrich Waldemar Schmidt
Naskiĝo 23-an de decembro 1918 (1918-12-23)
en Hamburgo
Morto 10-an de novembro 2015 (2015-11-10) (96-jaraĝa)
en Hamburgo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Peripheral artery disease (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejo Ohlsdorf Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Hamburgo-Langenhorn vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hamburga universitato - economist (en) Traduki (–1949)
Klindworth-Scharwenka Conservatory (en) Traduki
Lichtwarkschule (en) Traduki (–1937) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio (1945–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Helmut Schmidt
Familio
Patro Gustav Ludwig Schmidt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ludovica Schmidt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Loki Schmidt (en) Traduki (1942–2010) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Susanne Schmidt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
verkisto
ŝtatreprezentanto
eldonisto
verkisto de nefikcio
ekonomikisto
ŝtata funkciulo
ministro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko kaj eldonado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BerlinoBonnoStrasburgoBruselo vd
5-a Federacia kanceliero de Germanio
Dum 1974–1982
Antaŭulo Willy Brandt
Sekvanto Helmut Kohl
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helmut Heinrich Waldemar SCHMIDT (naskita la 23-an de decembro 1918 en Hamburgo, mortis la 10-an de novembro 2015 en Hamburgo) estis germana socialdemokrata politikisto, kiu dum la plejparto de sia vivo loĝis en la hamburga urbodistrikto Bergedorf kaj ankaŭ kontinue reprezentis tiun distrikton en la federacia parlamento dum siaj aktivaj politikaj jaroj. Tamen dum siaj lastaj vivjaroj li loĝis en la pli norda kvartalo Langenhorn.

Li estis prezidanto de la socialdemokrata frakcio en la germana parlamento Bundestag (1967 ĝis 1969), ministro pri defendo (1969 ĝis 1972), ministro pri ekonomio kaj financoj (1972 ĝis 1974) kaj kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio (1974 ĝis 1982).

Kiel federacia kanceliero Helmut Schmidt sendis salutvorton al la 59-a Universala Kongreso de Esperanto en 1974 en Hamburgo. Interalie li skribis:

„Preskaŭ 2000 delegitoj el pli ol 50 landoj partoprenos ĉi tiun Universalan Kongreson de Esperanto. Malgraŭ multaj diversaj gepatraj lingvoj tamen ĉiuj partoprenantoj sin komprenos kaj komunikos helpe de komuna internacia lingvo. Ĉiu homo scianta pri la ŝajne nesupereblaj baroj, faritaj aŭ konservataj inter la popoloj pro tio, ke mankas la komprenbazo de komuna lingvo, povas prijuĝi la valoron de tiu kontribuo al la popolinterkompreniĝo. Mi mem kiel politikisto opinias speciale grava tasko konvinki la homojn – ne nur en ĉi tiu lando – pri la neceso de komuna internacie valida lingvo."[1]

Einzelnachweise

[redakti | redakti fonton]
  1. 59-a Universala Kongreso de Esperanto – salutvortoj de eminentaj politikistoj. En: Germana Esperanto Revuo junio 1974, p. 2.
Antaŭe:Federacia kanceliero de GermanioPoste:
Willy Brandt1974–1982Helmut Kohl