Hemikriptofitoj
Aspekto

Hemikriptofitoj (greke: ἥμι hemi- „duon-“, κρυπτός kryptós „kaŝita“; φυτόν fitón „planto“) estas plantoj, kies rezerva burĝono troviĝas ĉe la grinda surfaco. Ĝenerale ĝi estas kovrita de neĝo, folioj aŭ grundo kiel protekto kontraŭ la malvarmo de la vintro.[1] Depende de la situo de la renovigaj burĝonoj ĉe la planto oni distingas diversajn rezervorganojn:
- a) ferofito: ekde 30 cm senprotekte:
- plantoj: arboj, arbusto, duonarbustoj, lianoj
- b) ĥamefito ĝis ĉ. 30 cm kovrita de neĝo
- plantoj: nanaj arbustoj, duonarbustoj, mirteloj, rubuso
- c) hemikriptofito:
- ĉe la grunda surfaco, kovrata de falitaj folioj
- rosedoplantoj, grimp-hemikriptofitoj, fragoj, leondentoj, horstgresoj
- d) geofito:
- e) terofito:
- nur el semo, mallongvivanta ĝis unu jaro, fazeoloj, impatientoj
Oni distingas plurajn tipojn de multjaraj herbaj surfacaj plantoj:
- rosedhemikriptofitoj (ĉi tien apartenas ankaŭ la horstaj heikriptofitoj, ekzemple horstgresoj);
- grimpantaj hemikriptofitoj, ankaŭ nomataj grimpoplantoj, formas ĉe la grundsurfaco radikaj ŝosoj per kiuj la planto disvastiĝas;
- pivotplantoj, kiu formas vertikalan radikon, kies trunko travintrumas kaj renoviĝas;
Sur nekultivataj areoj la hemkriptofitoj formas multjaran ruderalan vegetaĵaron.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rudolf Schubert, Günther Wagner. Botanisches Wörterbuch. Ulmer. Stuttgart. 11a eldono, 1993. 3-8252-1476-1