Hendrik Seyffardt
Aspekto
Hendrik Seyffardt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1872 en Breda |
Morto | 6-an de februaro 1943 (70-jaraĝa) en Scheveningen |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Hendrik Alexander SEYFFARDT (1a de novembro 1872 – 6a de februaro 1943) estis nederlanda generalo, kiu dum la Dua Mondmilito kunlaboris kun Nazia Germanio dum la okupacio de Nederlando, ĉefe kiel reprezentanto de la Nederlanda Legio, nome unuo de Waffen-SS en la Orienta Fronto.[1]
Li estis mortpafita de la grupo de nederlanda kontraŭnazia rezistado CS-6 de Dro. Gerrit Kastein la 5an de februaro 1943. Tiu mortigis ankaŭ kunlaboremulon H.Reydon kaj lian edzinon. La celo estis eviti organizadon de nazian registaron en Nederlando, kion ŝajne la germanoj ankoraŭ ne klopodis. Tamen, ili reagis per mortigo kaj aresto de multaj nederlandanoj, ĉefe studentoj. Dro. Gerrit Kastein memmortigis sin arestita por eviti pro torturo denonci kolegojn.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "The Dutch Resistance". historylearningsite.co.uk. Alirita la 16an de januaro 2019.