Saltu al enhavo

Henrik Fellner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henrik Fellner
Persona informo
Naskiĝo la  28-an de septembro 1859 (nun 1859-09-28)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Újvidék
Morto la 23-an de junio 1932
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-1-1 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Vilmos Fellner Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bankisto
industriisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Henrik Fellner, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fellner Henrik estis hungara bankisto, entreprenisto, politikisto. Lia konata filo estis Vilmos Fellner.

Henrik Fellner[1] naskiĝis la  28-an de septembro 1859 (nun 1859-09-28) en Újvidék (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Novi Sad en Serbio), li mortis la 23-an de junio 1932 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Henrik Fellner devenis el juda familio. Li studis en komerca akademio en la ĉefurbo, poste li estis oficisto. Ekde 1882 li estis bankisto, inter 1892-1911 jam bankestro. En 1912 li transprenis uzinon pri alkoholoj kaj sukeroj, sed li havis postenojn ankaŭ en la banka kaj fabrika sektoroj. Ekde 1927 li estis ankaŭ senatano. Li edziĝis en 1892, lia edzino naskis 5 gefilojn inter 1893-1905. Li ricevis signifajn ŝtatajn premiojn en 1904 kaj 1912.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]