Henrik Nánási
Aspekto
Henrik Nánási | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1975 (50-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (1993–2000) Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) ![]() Budapest XIII. Kerületi Ének-zenei és Testnevelési Általános Iskola (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Veronika Ágnes Fáncsik (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | dirigento pianoakompananto pianisto helpekzercisto ![]() |
Henrik Nánási [nAnAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nánási Henrik estas hungara dirigento, teatrestro.
Henrik Nánási [1] naskiĝis en 1975 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Henrik Nánási komencis lerni muzikon jam en 1981. Li frekventis konservatorion en Budapeŝto inter 1990-1993, poste muzikuniversitaton en Vieno inter 1993-2000. Li ricevis stipendiojn en la jaroj 1993, 1994 kaj 1997. Jam en 1999 li havis muzikan statuson en teatro de Klagenfurt, en 2002 li estis nomumita primara dirigento. Inter 2005-2007 li laboris en teatro de Augsburg, poste en teatro de Munkeno. Inter 2012 kaj 2018 li estis muzika teatrestro en Berlino. Plej ofte li dirigentas operojn, pli malofte simfoniajn koncertojn en diversaj urboj de Eŭropo.
Elektitaj dirigentitaj operoj
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi: Nabucco, Rigoletto, La Traviata
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte, La geedziĝo de Figaro
- Giacomo Puccini: Turandot, Tosca, Madama Butterfly
- Vincenzo Bellini: Norma
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo, La Cenerentola
- Ludwig van Beethoven: Fidelio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva biografio kun foto[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-05-25. Alirita 2019-03-09 .