Saltu al enhavo

Henriko la 2-a (Bavario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Henriko la 2-a
Henriko la 2-a
Duko de Bavario
Persona informo
Naskiĝo 951
Morto 28-an de aŭgusto 995 (0995-08-28)
en Bad Gandersheim
Tombo Preĝejo Stiftskirche en Bad Gandersheim Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Liudolfidoj vd
Patro Henriko la 1-a de Bavario Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Judith of Bavaria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Hedwig of Swabia (en) Traduki kaj Gerberga II (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Gizela de Burgundio Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj imperiestro Henriko la 2-a, Brigitta de Bavario, Bruno de Aŭgsburgo, Gizela de Bavario, Arnold de Ravenna Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Oto la 1-a, la Granda (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
Duko de Bavario
Dum 955 ĝis 976
2-a periodo
Dum 985 ĝis 995
Duko de Karintio
Margrafo de Verono
Dum 989 ĝis 995
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko la 2-a, nomata ankaŭ Henriko la Kverelanto, germane Heinrich II., der Zänker (naskiĝis 951; mortis la 28-an de aŭgusto 995 en la abatinejo Gandersheim) de la dinastio Liudolfidoj estis de 955 ĝis 976 kaj denove de 985 ĝis 995 duko de Bavario kaj de 989 ĝis 995 duko de Karintio kaj margrafo de Verono.

Lian vivon karakterizas la ambicia potencbatalo inter li kaj lia kuzo, la liudolfida imperiestro Oto la 2-a de la Sankta Romia Imperio. En tiu batalo fine venkis Oto super Henriko kaj forprenis de li Karintion kaj Veronon. Kelkajn jardekojn poste tamen la filo de Henriko, ankaŭ nomata Henriko, postsekvis la filon de Oto, ankaŭ nomata Oto, kiel imperiestro.

Li estis patro de la beata Gizela de Bavario.