Henry Ysner
Aspekto
Henry Ysner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1893 |
Morto | 6-an de februaro 1982 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Henry YSNER estis sveda esperantisto, krom popollerneja instruisto kaj abelbredisto (naskiĝis la 21-an de septembro 1893 en Ysane, Blekinge, mortis la 6-an de februaro 1982 en Möllevången, Skanio). Esperantisto de 1929, li estis fondinto kaj prezidanto de loka grupo en Hällevik. Li aranĝis kursoj – ankaŭ lernejaj, kaj prelegoj – ankaŭ perradiaj.
Ysner ankaŭ fondis la Hällevik-lokohistorian popolorganizon Hembygdsföreningen Facklan en Hällevik en 1942, kaj komposis la kanton Facklans sång por tiu organizo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Ysner el la Enciklopedio de Esperanto.
- https://blekinge.topotek.se/?doc=385424
- https://hallevik.se/om-facklan/historia/