Henryk Wieniawski
Henryk Wieniawski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1835 en Lublino |
Morto | 31-an de marto 1880 (44-jaraĝa) en Moskvo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Loĝloko | Sankt-Peterburgo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo |
Familio | |
Patro | Tadeusz Wieniawski (en) |
Frat(in)oj | Julian Wieniawski (en) kaj Józef Wieniawski (mul) |
Infano | Poldowski (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikinstruisto violonisto |
Henryk (Henri) WIENIAWSKI (naskita la 10-an de julio 1835 en Lublino; mortinta la 31-an de marto 1880 en Moskvo) estis pola komponisto, pedagogo, genia violonisto. Oni opinias lin la plej genian violoniston krom Niccolò Paganini en la historio de muziko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La gepatroj de Henryk Wieniawski estis poligitaj, kristanigitaj hebreoj. La domo de gepatroj de Wieniawski estis vera salono Lublina kie gastis multaj muzikistoj kaj artistoj. Henryk Wieniawski juna eklernis ludi la violonon, unue ĉe sia patrino. Poste instruis lin Jan Hornziel, violonisto de Opero Nacia en Varsovio kaj Stanisław Serwaczyński, koncertmajstro kaj violonisto de Opero en Budapeŝto. Poste li kiel ok-jara infano komencis lerni en Parizo jam opiniata kiel infano genia. Instruis tie lin Lambert-Joseph Massart en la Konservatorio de Parizo. En 1846 li kiel 11-a jara infano finis la lernadon tie kun ora medalo kaj gratuloj. Francaj ĵurnaloj skribis, ke li ne estas jam pola infano sed infano de franca patrujo. Poste tamen Wieniawski ofte kontraŭis al tiu opinio. Kiam li komencis lerni en Parizo ofte gastis ĉe li mem Adam Mickiewicz volante aŭskulti muzikon luditan de li. Ofte tiam tiu poeto parolis longajn improvizaciojn. Poste Wieniawski komencis daŭre lerni ĉe Massart dum du jaroj. Enfine li donadis koncertojn unue en Peterburgo kaj Varsovio, kaj ankoraŭ en landoj baltikaj. Poste Wieniawski denove komencis studi en Parizo ĉe Hipolite Collet. Li lernis kompozicion. Li finis lernadon pli frue kun gratuloj. Lia frato- Józef- donadis tiam koncertojn por piano. En 1850 Henryk komencis koncerti kun sia frato ĝis 1855 en cara Rusujo. Poste li estiĝis la ĉefa violonisto de Rusa Muzika Asocio. Li kreis tie skolon peterburgan kiu estiĝis tre alta en kulturo de ludo. Wieniawski ne estis tamen tie satisfaktita. En 1872 li veturis kun fama rusa pianisto Anton Rubinstein al Usono kie li famigis ankaŭ legendon pri Pollando. En 1860 li komponis ankaŭ unu el siaj plej famaj verkoj- Legendo opuso 17- kiun li ofte ludis en Usono. Li revenis al Eŭropo kaj koncertis multe en Parizo, Varsovio kaj Moskvo. Enfine li dikiĝis kaj komencis havi problemojn kun koro. Jam malsana parolis al siaj lernuloj, ke "post mi mortas venecia karnavalo". Li mortis en Moskvo en la aĝo de 45 jaroj. La entombiĝo estis en Varsovio la manifestacio polnacia por sendependiĝo de Pollando.
De 1935 jaro estas organizata Internacia Konkurso Violona Henriko Wieniawski. La unua konkurso estis organizita kun agado de Adam Wieniawski, ido de Henryk. Konkurso kiun oni organizis en Varsovio nun agas en Poznano.
Komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Grand caprice fantastique sur un theme original op. 1 (1847)
- Variacioj en temo de sia mazurko(1847)
- Ario kun variacioj E-dur (E maior) (1848)
- Fantazio kaj variacioj E-dur (E maior) (1848)
- Nocturne pour violon seul (1848)
- Romance (1848)
- Rondo alla polacca e-moll (1848)
- Allegro de sonate, presto pour violon et piano concertant op. 2 (1848?)
- Duo concertant (1850)
- Duo concertant (1850)
- Duo concertant (1850)
- Fantazio en temo de opero Profeto de Meyerbeer (1850)
- Mazur wiejski (Mazuro vilaĝa) (1850)
- Fantazio en temo de opero de Gretry (1851)
- Dueto en temo de finlandaj kanzonoj (1851)
- Du mazurkoj (1851)
- Marsz (1851)
- Wariacje na temat hymnu rosyjskiego (ok. 1851)
- Wariacje na temat Jechał Kozak zza Dunaju (ok. 1851)
- Premiere Polonaise de concert D-dur op. 4 (ok. 1852)
- Adagio elegiaque A-dur op. 5 (ok. 1852)
- Souvenir de Moscou, deux romances russes op. 6 (ok. 1852)
- Capriccio-valse E-dur op. 7 (1852)
- Grand duo polonais pour violon et piano concertant op. 8 (ok. 1852)
- Romance sans paroles et rondo elgant op. 9 (ok. 1852)
- Premier grand concerto fis-moll op. 14 (1852)
- Le carnaval Russe, improvisations et variations humoresques op. 11 (ok. 1853)
- Deux mazourkas de salon: La champetre (Sielanka, 1850?) et Chanson polonaise (Pieśń polska) op. 12 (1853)
- Fantaisie pastorale op. 13 (ok. 1853)
- Kujawiak a-moll (a minor)(1853)
- Wariacje na temat hymnu austriackiego(1853)
- Souvenir de Posen, mazurek d-moll op. 3 (1854)
- L'école moderne. Études-caprices pour le violon seul op. 10 (1854)
- Theme original varièe (wariacje A-dur) op.15 (1854)
- Rozumiem, kanto por voĉo kun fortepiano (1854)
- Souvenir de Lublin, polka koncertowa (1855)
- Fantazja na tematz opery Lunatyczka Belliniego (1855)
- Scherzo-tarantelle g-moll op. 16 (1855)
- Legenda op. 17 (1860)
- Deux mazourkas characteristiques:Obertas(Obertas G-dur) et Le menetrier (Dudziarz) op. 19 (1860?)
- Études-caprices na dwoje skrzypiec op. 18 (1862)
- Fantaisie orientale a-moll op. 24 (1862?)
- Fantaisie brillante sur Faust opera de Charles Gounod. 20 (1865)
- Polonaise billante A-dur op. 21 (1870)
- Wspomninie z San Francisco (1874)
- Deuxième grand concerto d-moll op. 22
- Gigue e-moll op. 23
- Kujawiak C-dur
- Polonaise triomphale
- Reverie fis-moll na altówkę i fortepian
- Dudziarz (mazurek charakterystyczny)
Sondosieroj
[redakti | redakti fonton]- fragmento el Polonezo D maĵor por violono kaj piano op.4[rompita ligilo] (CZ)