Saltu al enhavo

Herbert Jansky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herbert JANSKY (naskiĝinta la 25-an de junio 1898 en Vieno, mortinta samloke la 12-an de aprilo 1981) estis aŭstra islamologo kaj turkologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frekventis Jansky la humanisman gimnazion de Hietzing trapasanta la abiturientan ekzamenon en 1917; jam antaŭe li frekventis la Imperiestran kaj reĝan publikan instituton pri orientalaj lingvoj.[1]

De 1917 li studis orientalistikon ĉe la Universitato de Vieno ĉe Friedrich Kraelitz, Rudolf Geyer, Wilhelm Czermak kaj Adolf Grohmann. Doktoriĝo sukcesis en 1922 post defendo de la tezo Die Eroberung Syriens durch Sultan Selim I.. Inter 1921 kaj 1923 li studis jursciencojn, i.a. ĉe la fakultato pri ekonomio. Poste li deĵoris ĝis 1930 por la Aŭstra-Orienta Komercĉambro en vieno. De 1923 ĝis 1931 li estis fakulo pri Turkujo kaj Grekujo ĉe la Jura informservo de la aŭstraj komercĉambroj. De 1928 tribunale ade tradukis por interpretis en la lingvoj turka kaj araba kaj (de 1930) ankaŭ por la persa kaj la novgreka. Ankoraŭ antaŭ 1931 li fariĝis membro de Deutsche Morgenländische Gesellschaft (DMG).[2] En 1931 li partoprenis la Heimwehr-puĉon de Walter Pfrimer.

Habilitiĝo pri turkologio estis en 1933 Viene; poste estis li ĝis 1940 privatadocento, de 1940 eksterorda profesoro ĉe la Viena universitato. Post Anschluss li aniĝis al NSDAP.[3] Kiel aliaj germanaj Turkuj-fakuloj li ankaŭ subtenis la naciemon azerbajĝanan.[4]

De 1940 li instruis la lingvojn turka kaj novgreka ĉe la Viena ekonomialtlernejo. En 1942 li nesukcese kandidatis por katedestreco; oni anstataŭ lin elektis Herbert W. Duda. Dum la lastaj militmonatoj Jansky estis estro de la sekcio folkora de Arbeitsgemeinschaft Turkestan ene de DMG, kies fondo instigis fine de 1944 la SS-ano Reiner Olzscha. Postmilite Jansky estis denove juĝeja interpretisto kaj docentis ĝis 1968 universitate. En 1962 li kun aliaj fondis la societon Orient-Akademie der Hammer-Purgstall-Gesellschaft por kiu li tre engaĝiĝis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Inter liaj plej gravaj verkoj nombriĝas Lehrbuch der türkischen Sprache (1943)<ref>Prilaboro fare de Angelika Landmann en 1986; en 2009 ŝi kreis propran lernolibron Türkisch. Grammatisches Lehrbuch für Anfänger und Fortgeschrittene kiu eksplicite baziĝas sur la gramatiksubstreka metodo de Jansky (Harrassowitz, Wiesbaden, tria eldono 2015).<ref> kaj duvoluma vortaro Deutsch-türkisches Wörterbuch (1958/61). Altvaloras ankaŭ laborado pri turkaj dialektoj, turkaj popolkantoj kaj otomana historio, ekz: Krimtatarische Gesänge (1930) und Baschkirische Gesänge (1939), Kasantatarische, mischärische, westsibirisch-tatarische, nogaitatarische, turkmenische, kirgisische und tscherkessisch-tatarische Gesänge (1952).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Festschrift Herbert Jansky. Zum 70. Geburtstag gewidmet von seinen Freunden und Schülern (=Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes, 62), Orientalisches Institut, Wien 1969
  • Anton C. Schaendlinger: "Herbert Jansky (1898–1981)". Ĉe: Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes 74, 1982, p. 11–13
  • Herbert Eisenstein: "Herbert Jansky". Ĉe: Archiv für die Orientforschung 28/1981–1982, p. 278–279

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anton C. Schaendlinger: "Herbert Jansky (1898–1981)". Ĉe: Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes 74/1982, p. 11.
  2. Ekkehard Ellinger: Deutsche Orientalistik zur Zeit des Nationalsozialismus 1933–1945. Deux-Mondes-Verlag, Edingen-Neckarhausen 2006, p. 495.
  3. Nr. 6.165.041; Bundesarchiv R 9361-IX KARTEI/18100218
  4. H. Jansky: "Aserbaidschans Unabhängigkeit", ĉe: Die Befreiung, 2/1939, p. 3