Saltu al enhavo

Herbert Kickl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbert Kickl
Persona informo
Herbert Kickl
Naskiĝo 19-an de oktobro 1968 (1968-10-19) (56-jaraĝa)
en Villach
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Freiheitliche Partei Österreichs Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Andreas Kickl (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vieno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herbert KICKL (naskiĝinta la 19-an de oktobro 1968 en Villach) estas aŭstra politikisto de Libereca Partio de Aŭstrujo (FPÖ).

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe gimnazio de Spittal an der Drau en 1987 li soldatis ĉe ĝis 1988. Studis li ĉe la universitato de Vieno de 1988 publicistikon kaj politiksciencojn kaj en 1989 filozofion kaj historion. Inter 1995 kaj 2001 li kunlaboris ĉe la partilernejo Freiheitliche Akademie kun fokuso pri planado de plibonigita balot-kampanjado kaj fariĝis samloke en 2001 vica afergvidanto, en 2002 (ĝis 2006) ĉefo. Inter aprilo 2005 kaj decembro 2017 li afergvidantis ĉe la gazeto "Neue Freie Zeitung": samperiode li estis partia ĝenerala sekretatio. Prezidantis li ĉe la klerigejo Freiheitliches Bildungsinstitut inter 2016 kaj septembro 2021. De junio 2021 li estas federacia partiestro de FPÖ.

Li ekparlamentanis ĉe Nacia Konsilio en oktobro 2006, ĝis decembro 2017. Sekve li estiĝis ministro pri internaj aferoj (ĝis majo 2019). Poste li denove iĝis simpla deputito. De oktobro 2019 li gvidis la parlamentan klubon de FPÖ (vice jam inter 2006 kaj 2017). Post la abdiko de Karl Nehammer, li estis komisiita en la 6.1.2025 pri kunmeto de nova federacia registaro.[1] Post monato Kickl deklaris malsukceson de la interparolado kun la konservativoj pri estonta koalicio.[2]

  1. "Van der Bellen beauftragt Kickl mit Regierungsbildung – Nehammer tritt am Freitag als Kanzler zurück" - ĉe: Der Standard, 6.1.2025
  2. "Kickl ist immer im Wahlkampfmodus" - ĉe: orf.at, 13.2.2025