Saltu al enhavo

Hermetismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Hermetikismo


Hermetismo (itale ermetismo), ankaŭ konata kiel Hermetika poezio (itale poesia ermetica), estis movado en moderna poezio karakterizita per fermita kaj malfacile deĉifrebla stilo kaj granda uzo de simboleco kaj aludoj. Hermetismo estis unu el la plej gravaj tendencoj en itala poezio de la 20-a jarcento. Ĉi tiu tendenco kunportis grandajn novigojn kaj laŭ lingvaĵo kaj stilo same kiel laŭ enhavo. La tri elstaraj poetoj de la Hermetisma movado estis Giuseppe Ungaretti, Salvatore Quasimodo kaj Eugenio Montale.

Hermetismo ankaŭ estis utiligita kiel malestima esprimo por "malhela poezio" [1]. Tiu ĉi movado en sia moderna kompreno ricevis sian nomon de la malestimaj vortoj de la kritikisto Costanzo Flora, kiu en libro, kiun li verkis en 1936, difinis la poezion karakterizitan de intenca obskureco kaj ekstrema analoga verkado hermetika, post la mistika verkaro ankaŭ konata kiel hermetikismo. Flora esprimis en ĉi tiu libro ("La Hermetika Poezio") sian malkontenton pro tio, ke la poezio estas tro mistera, tro persona kaj komplika por interpreti kaj deĉifri, kaj tial similas al la mistika, kiun ĉefe intencas kompreni nur malmultaj. La nomo aludas al la mita Hermeso Trismegisto.

Hermetika poezio estas en la tradicio de franca simbolismo. Ĝi estas karakterizita per la uzo de privataj simboloj kaj metaforoj, malfaciligante la aliron de la leganto. Ĉu Hermetismo ĝenerale devus esti vidita kiel sendependa literatura movado aŭ kiel tendenco ene de Simbolismo restas malferma demando - krom la speciala kazo de Italio [2].

Grava antaŭaĵo estis poezia movado baroka en la Hispana Ora Jarcento nome "culteranismo", kies ĉefa elstara poeto estis Luis de Góngora (1561-1627), kvankam estis multaj aliaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Herbert A. Frenzel, Elisabeth Frenzel: Daten deutscher Dichtung. Bd. 2. dtv, München 2004. S. 649
  2. Rene Wellek: The Term and Concept of Symbolism in Literary History. In: New Literary History, Vol. 1, No. 2, A Symposium on Periods (Winter, 1970). S. 258

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

 Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]