Hetschburg
Hetschburg | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Weimarer Land | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Mellingen | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036458 | |||||
Poŝtkodo | 99438 | |||||
Aŭtomobila kodo | AP | |||||
Oficiala Municipokodo | 16071031 | |||||
Subdivido | 18 setlejoj (Orte) de Verwaltungsgemeinschaft Mellingen | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Manfred Hoeppner | |||||
Adreso de la administrejo | Im Dorfe 37 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 245 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 55′ N, 11° 18′ O (mapo)50.91316111111111.299672222222Koordinatoj: 50° 55′ N, 11° 18′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 260 m | |||||
Areo | 2,71 km² | |||||
Hetschburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weimarer Land de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 245 loĝantojn. La teritorio estas parto de la komunumaro Mellingen, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj. Kiel indikas la distrikta nomo, la urbo Vajmaro proksimas.
Historio
[redakti | redakti fonton]Heitungsburg estas la iama nomo de fruhistoria setlejo sub kiu estiĝis poste loĝzono de ĉe Ilm-rivero. La nomo atestas fondon fare de anoj de la jam ekde la 8-a jarcento ekzistanta dinastio de la turingia-frankonia duko Hedan la 2-a. Tie ĉi sekurigitis ada transejo inter la turingia malnova setlista lando kaj la novaj koloniteritorioj inter la riveroj Ilm kaj Saale.[1] De la burgo restis nur kapelo farita de jam kristanigitaj dukoj estante sub patroneco de Sankta Marteno. Tial la burga vandaro hodiaŭ nomiĝas Kirko martena kiun science esploris la arkeologoj Paul Grimm kaj Wolfgang Timpel.[2] Ĝi menciatas en donacdokumento de grafo Wichmann en majo 1119 [3] kaj apartenis komence je la Grafejo Berka. La dinastio de Heidingsburg postflareblas endokumente inter 1252 kaj 1486. Dum la Tridekjara milito la vilaĝo tute malkonstruitis. La kirko nove starigitis barokstile inter 1700 kaj 1730. La ekleziaj libroj ne ekzistas de antaŭ 1702, la fina nomo Hetschburg estas konata nur de 1775. Ekde la komenco de la 19-a jarcento la vilaĝo estis parto de la Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj iĝis turingia en 1920.
Ekonomio kaj turismo
[redakti | redakti fonton]Danke al situo en la naturprotekta kaj ripozuma zono Meza Ilm-valo la rolo ekonomia de turismo pli kaj pli grandiĝis. Belas envilaĝe la protestantisma kirko kaj la ĉirkaŭfortikaĵvalo kun burgaj murrestoj. La vilaĝo ja havas haltejon fervojan ĉe la fervojlinio Vajmaro-Kranichfeld.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Volker Schimpff: Die Heden-Orte in Thüringen. Mit einem Beitrag von Claudia Theune, Wien. (surretaĵo prie (PDF)).
- ↑ Wolfgang Timpel, Paul Grimm: Die ur- und frühgeschichtlichen Bodendenkmäler des Kreises Weimar. Museum für Ur- und Frühgeschichte Thüringens, Weimar 1975.
- ↑ Manfred Stimming: Die Urkunden bis zum Tode Erzbischof Adalberts I. (1137) (= Mainzer Urkundenbuch. Bd. 1). Selbstverlag der Hessischen Historischen Kommission, Darmstadt 1932, Nr. 482; Otto Dobenecker: Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae. Band 1: (ca. 500 – 1152). Gustav Fischer, Jena 1896, p. 238, nr. 1138.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|