Saltu al enhavo

Hieroklo de Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ἱεροκλῆς ὁ Ἀλεξάνδρειος
(370 - 450 AD)
"Commentarius in Aurea carmina", "Komentarioj pri la Oraj Versoj" verko de Hieroklo el Aleksandrio, publikigita en 1709.
"Commentarius in Aurea carmina",
"Komentarioj pri la Oraj Versoj"
verko de Hieroklo el Aleksandrio, publikigita en 1709.
Persona informo
Naskiĝo 370
en Aleksandrio, Egiptio
Morto 430
en Ateno, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Akademio de Platono
Neoplatona skolo de Ateno
Profesio
Okupo filozofo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hieroklo de Aleksandrio estis greka novplatona kaj novpitagora filozofo, kies aktiveco disvolviĝis ĝis ĉirkaŭ la jaro 430. Kvankam Hieroklo neniam mencias la kristanismon en kio restas el siaj verkoj, liaj skribaĵoj estis konsideritaj provo harmoniigi la grekan religian tradicion kaj la kristanajn kredojn kiujn li renkontis en Konstantinopolo.

Hieroklo, filozofo, ĝenerale klasita inter la novplatonaj, kiu vivis en Aleksandrio en la unua duono de 5-a jarcento, kaj faris prelegojn de konsiderinda merito. Lia karaktero estas menciita de Damascius (citita fare de Suido) per altaj esprimoj. Dum restado en Konstantinopolo, li venis en kolizion kun la registaro aŭ, kiel Ludolf Küster (1670–1716) interpretas ĝin, kun la kristanaj aŭtoritatoj) kaj estis grave batita en la kortego, eventuale (kiel Zeller konjektas) pro sia aliĝo al la malnova religio. Li tiam estis forpelita, kaj retiriĝis al Aleksandrio. Lia instruisto pri filozofio estis Plutarko la novplatonisto (350 - 430 AD); Teosebo estis menciita kiel sia disĉiplo.[1]

Lia ĉefa pluekzistanta verko estas komentaĵo pri la "Oraj Versoj" atribuitaj al Pitagoro. Liaj tutaj manuskriptoj estis eldonitaj de la Episkopo John Pearson (1613-1686), Peter Needham (1680-1731), Thomas Gaisford (1779-1855), Friedrich Wilhelm August Mullach (1807-1882) kaj Eduard Zeller (1814-1908)

Hieroklo ŝajnas estinti repaciganto inter la malnova kaj la nova. Sendube sincera adepto de la pagana religio, ĝiaj karakterizaj trajtoj fandiĝas en liaj manoj kaj lia mola kaj tenera tono rememorigas la akcentojn de la kristana pieco, ekz. en la sekvaj tekstoj pri lia komentaĵo pri la Oraj Versoj: "Neniu taŭga kaŭzo estas atribuebla al Dio krei la mondon krom Lia esenca boneco. Li estas bona de naturo; kaj la bonulo envias neniun en nenio ajn"

"Kian oferon vi povas fari al Dio el materiaj aferoj, kiu estos simila aŭ taŭga por Li?... Ĉar, kiel diras la pitagoranoj, Dio ne havas lokon en la mondo pli taŭga por Li ol la pura animo" "Forto loĝas proksime de la neceso." Nia aŭtoro aldonas tion por montri, ke ni ne devas mezuri nian kapablon toleri nian amikon per nura elekto, sed per nia reala forto, kiu estas malkovrita nur per la efektiva neceso. Ni ĉiuj havas pli da forto ol ni kutime pensas.

"Ni devas ami la malindajn pro ilia partnereco en la sama naturo kun ni". "Ni devas esti mildaj al tiuj, kiuj parolas malvere, sciante kiaj malbonoj ni mem estis purigitaj... Kaj mildeco estas multe helpata de la konfido, kiu venas el la reala scio". "Ni kunigu preĝon al laboro. Ni devas preĝi por la celo por kiu ni laboras, kaj labori por la celo por kiu ni preĝas; por instrui al ni ĉi tion Hieroklo diras: "Iru al via laboro, preĝante la diojn por plenumi ĝin."

La kialoj pretekstataj de Hieroklo por la kredo je estonta stato estas strikte moralaj, kaj sufiĉe malproksimaj de la subtileco: "Escepte kiam iu parto de ni vivas post morto, kapablanta ricevi la ornamaĵojn de la vero kaj la bono (kaj la racia animo havas eksterdube tiun kapablon), ne devas ekzisti en ni la pura deziro al honorindaj agoj. La suspekto ke ni povas suferi neniigon detruas nian zorgon pri tiaj aferoj".

Ne malpli rimarkindaj estas liaj opinioj pri la Providenco. Dio, li diras, estas la sola eterna aŭtoro de ĉiuj aferoj; tiuj platonistoj, kiuj diras, ke Dio povis fari la universon nur per la helpo de eterna materio, estas eraras (el la traktado περὶ προνοίας aŭ "Pri la Bonfarto"). La homo havas liberan volon; sed ĉar la pensoj de la homo ŝanceliĝas kaj foje forgesas Dion, la homo estas pekebla: tio, kion ni nomas sorto, estas la justa kaj necesa repago farita de Dio, aŭ de tiuj potencoj, kiuj faras la Dian volon, pro la agoj de la homo, ĉu pro merito, ĉu pro malmerito. . Tial la malegaleco en la multaj viroj. Doloro estas rezulto de antaŭa peko; tiuj, kiuj tion scias, konas la rimedon, ĉar ili de nun evitos malbonfaradon kaj ne akuzos Dion kvazaŭ Li estus la esenca kaŭzo de sia sufero.

La alproksimiĝo de pagana filozofio al kristanismo estas la plej interesa punkto rimarkota lige kun Hieroklo. Li neniam, en siaj pluekzistantaj verkoj, rekte mencias kristanismon; kia grado da silenta opozicio estas subkomprenata en lia filozofio estas malfacila demando. Lia filozofio havas punktojn pli speciale karakterizajn de platonismo kaj novplatonismo, ekz. lia kredo je la antaŭekzisto de la homo kaj je la transmigrado de animoj. Kun Porfirio kaj Jamblichus, aliflanke, li neis ke la animoj de homoj povis migri en la korpojn de bestoj.

Ni finas citante fragmenton pri la Geedziĝo; montrante la unuope modernan kaj kristanan tipon de lia menso. „La geedziĝo estas oportuna, unue, ĉar ĝi produktas vere dian frukton, nome infanojn, niajn helpantojn same kiam ni estas junaj kaj fortaj, kaj kiam ni estas maljunaj kaj kadukaj... Sed eĉ krom tio la geedza vivo estas feliĉa kondiĉo.

Edzino per ŝiaj teneraj oficoj refreŝigas tiujn, kiuj estas lacaj pro la ekstera laboro; ŝi igas sian edzon forgesi tiujn problemojn, kiuj neniam estas tiel aktivaj kaj agresemaj, kiel meze de soleca kaj senamika vivo; foje demandante lin pri liaj komercaj okupoj, aŭ referencante iun hejman aferon al lia juĝo, kaj sin konsilante kun li pri tio: donante guston kaj plezuron al la vivo per ŝia senbridaj gajeco kaj rapideco.

Tiam denove en la kuna ekzercado de religia ofero, en ŝia konduto kiel mastrino de la domo en foresto de sia edzo, kiam la familio devas esti en ordo ne sen certa reganta spirito, en ŝia zorgo por siaj servistoj, en ŝia tenera prizorgado pri la malsanuloj, en ĉi tiuj kaj en aliaj aferoj kiuj povas nombriĝi, ŝia influo estas rimarkinda... Grandiozaj loĝejoj, marmoraĵoj, altvaloraj ŝtonoj kaj mirtaj boskoj estas nur malriĉaj ornamaĵoj por familio.

Sed la ĉielbenita kuniĝo de edzo kaj edzino, kiuj havas ĉion, eĉ siajn korpojn kaj animojn, komune, kiuj regas sian domon kaj bone edukas siajn infanojn, estas pli nobla kaj bonega ornamaĵo; kiel ja Homero diris... Nenio estas tiel ŝarĝa krom ke edzo kaj edzino povas facile elteni ĝin kiam ili estas en harmonio kune, kaj pretaj doni sian komunan forton al la tasko."

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Pitagoro (570 a. K. - 510 a. K.)
  • Hieroklo de Sirakuzo (308 a. K. - 215 a. K.)
  • Epikteto (55-135)
  • Teodozo el Bitinio (160 a. K. - 100 a. K.)
  • Hieroklo (stoikisto) (70-145) stoika filozofo
  • Aŭlo Gelio (125-180)
  • Plutarko de Ateno (350 - 430 AD) greka filozofo
  • Olimpiodoro de Tebo (380-425) romia poeto kaj historiisto
  • Teozebo (390-470) greka filozofo kaj disĉiplo de Hieroklo de Aleksandrio
  • Proklo (412-485) greka filozofo
  • Eneaso de Gazo (445 - 534 AD) neoplatona filozofo
  • Prokopio de Gaza (465-528) greka sofisto
  • Damascius (480-529)
  • Korikio de Gaza (490-550) greka sofisto kaj retorikulo
  • Olimpiodoro la Juna (495-570) peripatetikana filozofo
  • Fotio la 1-a (820-893)
  • Conrad Kyeser (1366–1405) germana kondotiero, inĝeniero kaj kuracisto
  • Joannes Curterius (1505-1583)
  • John Pearson (1613-1686) episkopo de Chester [2]
  • Ludolf Küster (1670–1716) germana filologo
  • Petrus Needham (1680-1731) angla erudiciulo kaj helenisto
  • Peter Needham (1680-1731) angla erudiciulo
  • Thomas Gaisford (1779-1855) angla klasika filologo
  • Friedrich Wilhelm August Mullach (1807-1882) germana filologo
  • Eduard Zeller (1814-1908) germana filozofo
  • Mario Meunier (1880-1960) franca helenisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]