Hilde Bruch
Aspekto
Hilde Bruch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1904 en Dülken |
Morto | 15-an de decembro 1984 (80-jaraĝa) en Hustono |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Germanio Usono |
Alma mater | Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo Johns Hopkins Universitato |
Okupo | |
Okupo | psikiatro |
Hilde Bruch - naskiĝis en germana juda familio la 11-an de marto 1904 en Dülken, urboparto de Viersen en okcidenta Germanio, mortis 80-jara la 15-an de decembro 1984 en Houston, Teksaso - estis german-usona kuracistino, psikiatrino kaj psikoanalizistino. Inter ŝiaj instruistoj estis la psikoanalizistino Frieda Fromm-Reichmann. Hilde Bruch ĉefe konatas pro ŝia laboro pri anoreksio, bulimio kaj trodikiĝo.
Bruch elmigris al Usono en 1934. Ŝi laboris kaj studis ĉe diversaj medicinaj instalaĵoj en Novjorko kaj Baltimoro antaŭ ol en 1964 ŝi iĝis profesoro pri psikiatrio en Houston, Teksaso.