Saltu al enhavo

Hillar Sakaria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Hillar Sakaria
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1899 (1899-11-26)
en Talino
Morto 12-an de novembro 1981 (1981-11-12) (81-jaraĝa)
en Talino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Gustav Adolf Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
komponisto
muzikologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hillar SAKARIA, estono, dipl. orgenisto kaj komponisto, oficisto. Nask. je la 29-a de novembro 1899 en Talino kaj mortis samloke je la 12-a de novembro 1981. Fondinto de E Inst., fondinto kaj red. de „Informoj de EAE“ (1922-31). Posedis la superan diplomon. Aŭtoro de multaj artikoloj en kaj pri E, gvidis kursojn, paroladis publike. La unua ŝtate pagita E instruisto estona (en 1925). Aŭtoro de „Enkonduko en la pedagogion“, 1932. Verkis ĥorkantojn, ktp. Li estis unu el la precipaj kunlaborantoj de Enciklopedio de Esperanto. Partoprenis redaktadon de Estona-esperanta vortaron (1923j) de J.Rosenberg.

  • Sakaria H. 1928 : La evoluo de Esperanto, Esperanto, nro 329 (1), p. 10-11 & nro 330 (2), p. 37
  • Sakaria H. 1932: Enkodukon en la Pedagogion — Historia skizo. Eld. Esperanto Instituto de Estonio, Tallinn.
  • Eesti Muusikaajaloo lugemik. La Estona Muzikliteraturo de 1622 ĝis 1917. Eld. la aŭtoro, Tallinn, 1934(?)

Pri Enkodukon en la Pedagogion

Citaĵo
 Ĉi tiu 20-paĝa libreto estas konciza sed multenhava historio de la arto de edukado. Ĝi resumas, nete kaj freŝe, la enhavon de multaj volumoj. Eĉ por la profesia instruisto la perspektivo estas interesa; kaj la kunligo de ideoj epoke malnovaj kun sistemoj kaj skoloj pli modernaj klarigas la unuecon de la homa penso.

Bone traktitaj estas la disvolviĝo de diversrangaj lernejoj ; ankaŭ la principoj de Comenius, Francke, Basedow, Pestalozzi, kaj Herbart. Mi bedaŭras la nesufiĉan atenton pri Frébel kaj Montessori, kiuj almenaŭ en Anglujo multe influis la instruadon al infanoj. Surpriza estas ankaŭ la ignoro de la Daltona studplano, ĉar ĝi profunde ŝanĝis la modernan vidpunkton.

La mallongigoj en la libro estas iom ĝenaj, pro la ofta haltigo kiun ili kaŭzas dum legado. 
— V.C.N. La Brita Esperantisto - Numero 325, Majo (1932)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]