Hindia gipo
Hindia gipo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Hindia gipo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gyps indicus (Scopoli, 1786) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Hindia gipo aŭ Hindia vulturo (Gyps indicus) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj. Ĝi estas proksime rilata al la Gipo, G. fulvus. Ĝi reproduktiĝas ĉefe en rokaj montetoj de centra kaj duoninsula Barato. La birdoj de la norda parto de ties teritorio kiuj estis iam konsiderataj subspecio estas nune konsiderataj separata specio, nome Fajnbeka gipo Gyps tenuirostris. Tiuj estis kunigitaj antaŭe laŭ la nomo Longbeka vulturo.
Tiu specio reproduktiĝas ĉefe en klifoj, sed oni konas ke ili uzas arbojn por nestumi en Raĝastano. Kiel ĉe aliaj vulturoj ankaŭ ĝi estas kadavromanĝanto, kiu manĝas ĉefe el kadavraĵoj de mortintaj animaloj kiujn ili trovas per ŝvebado super savano kaj ĉirkaŭ homaj setlejoj. Ili ofte moviĝas en aroj.
La Hindia gipo estas tipa vulturo, kun senpluma kapo, tre larĝaj flugiloj kaj mallongaj vostoplumoj. Ĝi estas pli malgranda kaj malpli fortika ol la Eŭrazia grifo, kutime peza inter 5.5 kaj 6.3 kg kaj 80 – 103 cm longa kaj kun enverguro de 1.96 al 2.38 m.[1][2] Ĝi distingiĝas el tiu specio pro malpli sablokolora korpo kaj flugilkovriloj. Ĝi ne havas ankaŭ la blankecan mezan kovrilstrion montratan de la Grifo.
Populacimalpliiĝoj
[redakti | redakti fonton]La Hindia gipo kaj la Bengala gipo, G. bengalensis, suferis populacimalpliiĝon de 99%–97% en Pakistano kaj Barato. La kaŭzo de tio estis identigita kiel venenado pro la veterinara medikamento diklofenako. Diklofenako estas nesteroida kontraŭŝveliga medikamento (NSAID) kaj la laborantaj animaloj kiuj ricevas ĝin malpliigas sian penon kaj povas labori pli longe. Oni supozas, ke la medikamenton englutas la vulturoj kun la viando de la mortintaj brutaroj kiuj ricevis diklofenakon en la lastaj vivotagoj. Diklofenako kaŭzas renodifekton ĉe kelkaj specioj de vulturoj. Marte de 2005 la Barata Registaro anoncis sian subtenon por malpermeso de la veterinara uzado de diklofenako. Alia NSAID, nome meloksikamo, ŝajne estas nedamaĝa al vulturoj kaj povus esti akceptebla surogato por diklofenako. Kiam la produktado de meloksikamo pliiĝantos, oni esperu, ke ĝi estu tiom malkosta ol diklofenako. El aŭgusto de 2011 oni malpermesis la veterinaran uzadon por proksimume unu jaro sed la diklofenako estas ankoraŭ uzata por animaloj tra la tuta Barato [3].
Kaptivbredaj programoj
[redakti | redakti fonton]Kaptivbredaj programoj por kelkaj specioj de Hindia gipo komencis. La vulturoj estas longvivaj kaj malrapidaj por reproduktado, kaj tiele oni atendas, ke la programoj pluos dum jardekoj. Vulturoj atingas reproduktan aĝon kiam ili estas ĉirkaŭ 5jaraĝaj. Oni esperas, ke la kaptivbredataj birdoj estu liberigitaj al naturo kiam la medio estu libera el diklofenako.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Peregrine Fund. The Peregrine Fund (2010-11-03). Arkivita el la originalo je 2011-05-26. Alirita 2011-05-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-26. Alirita 2011-11-05.
- ↑ Raptors of the World de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-14. Alirita 2011-11-05.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aziaj endanĝeritaj vulturoj
- Vulturteritorioj kaj karakteroj: Longbeka grifo
- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2010-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
|