Saltu al enhavo

Hinojosa de Duero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hinojosa de Duero
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 600  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 6° 48′ U (mapo)40.986111111111-6.7961111111111Koordinatoj: 40° 59′ N, 6° 48′ U (mapo) [+]
Alto 599 m [+]
Areo 92,88 km² (9 288 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hinojosa de Duero (Provinco Salamanko)
Hinojosa de Duero (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Hinojosa de Duero
Hinojosa de Duero (Hispanio)
Hinojosa de Duero (Hispanio)
DEC
Situo de Hinojosa de Duero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hinojosa de Duero [+]
vdr

Hinojosa de Duero [inoĤOsa] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. Hinojosa de Duero estas tradukebla etimologie al Fenkolejo de Douro.

Cachón del Camaces.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 92,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 691 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 400 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Limas kun loĝlokoj Poiares (Portugalio), Saucelle, Bermellar, La Fregeneda, Sobradillo kaj Lumbrales. Ĝi distas 105 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas restaĵoj el Neolitiko kaj de la Romia Imperio, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ovoj kaj bovoj) ne dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis. Estas multaj naturaj ĉirkaŭaĵoj kiel akvofalo Cachón del Camaces, pontoj, fontoj, rigardejoj ktp.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]