Hippolyt Wietrzynski
Aspekto
Hippolyt Wietrzynski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1907 |
Morto | 13-an de aŭgusto 1998 (91-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Hippolyt WIETRZYNSKI (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1907; mortis la 13-an de aŭgusto 1998 en Bad Salzuflen) estis germana esperantisto.
Dum 45 jaroj li estis membro de UEA. Li estis fakdelegito pri ekonomio. Li estis dum jardekoj aktiva membro kaj estrarano de Esperanto-Ligo Berlin, redaktoro de Berlina informilo.