Hirokazu Koreeda
Hirokazu Koreeda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1962 (62-jaraĝa) en Tokio |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Universitato de Ŭaseda |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmmuntisto filma scenaristo scenaristo filmproduktoro reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.kore-eda.com |
Hirokazu KOREEDA (jap. 是枝裕和, KOREEDA Hirokazu; * 6-a de junio 1962 en Kijose, Tokia gubernio, Japanio), ofte literumita Kore-eda, estas japana filmreĝisoro, scenaristo, filmmuntisto kaj filmproduktisto, kiu gajnis multajn internaciajn festivalajn premiojn.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Koreeda unue studis literaturon en la universitato de Ŭaseda ĝis 1987, sed poste aliĝis al sendependa televida produkta entrepreno. Li faris multajn dokumentariojn por televido. Centraj temoj en tiuj dokumentarioj estis memoro, vivo kaj morto.
Lia unua plenlonga filmo Maboroŝi no Hikari gajnis premion ĉe la Festivalo de Venecio en 1995, kaj lia venonta sukcesa filmo Wandafuru Raifu (mirinda mondo) estis readaptita de la usona kinprodukta konzerno 20th Century Fox. La tria plenlonga filmo de Koreeda Distanco (ディスタンス)estis en konkurado ĉe la Festivalo de Cannes de 2001.
Por la filmo Kaibutsu li en majo 2023 la sepan fojon ricevis inviton konkuri pri la Ora Palmo, la ĉefa premio de la Festivalo de Cannes.[2]
Multaj komparas Koreeda kun la granda japana reĝisoro Yasujiro Ozu , dum li mem asertas esti influita de Ken Loach.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ premioj de Hirokazu Koreeda en la retejo imdb.com, laste alirita la 18-an de majo 2023.
- ↑ la ĉefaktoroj de la filmo Kaibutsu kun Hirokazu Koreeda la 18-an de majo 2023 sur la ruĝa tapiŝo de la Festivalo de Cannes