Hiroshi Nagata
Aspekto
Hiroŝi Nagata · ヒロシ 永田 | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1949 |
Lingvoj | japana • Esperanto |
Okupo | |
Okupo | psikologo universitata instruisto |
Hiroŝi NAGATA (japane ヒロシ 永田, per sistemo Hepburn Hiroshi Nagata, naskiĝis en 1949, do nun 74 aŭ 75 jarojn aĝa) estas japana psikologo kaj esperantisto, lingvisto kaj universitata instruisto, kiu interalie menciindas kiel esperantlingva verkisto. Ĝis sia pensiiĝo li aktivis kiel universitata instruisto en la Okajama universitato (岡山大学, Okajama Daigaku).
Esperantlingvaj publikaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- kun Renato Corsetti: Rezigno pri libereco ne ĉie kaj ne ĉiam: la vortordo en Esperanto, en Aliroj al esperanto, Prago, Kava-Pech, 2018. ISBN 978-80-87169-86-5
- eseo Pri kio Helen Keller eksciis okaze de la revelacio? en Beletra Almanako 36, oktobro 2019, ISSN 1937-3325 kaj ISBN 978-1-595-69396-9
Anglalingvaj publikaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Repetition Effect in Judgments of Grammaticality of Sentences: Examination with Ungrammatical Sentences, 1989, DOI, d:Q64012801
- Judgments of grammaticality of Japanese sentences lacking an argument or an adjunct , 2002, DOI, d:Q78958828