Saltu al enhavo

Hispana Esperanto-Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Komuna foto de 76-a Hispana Kongreso de Esperanto en Teruelo.

La Hispana Esperanto-Kongreso estas jare okazanta Esperanto-renkontiĝo de esperantistoj de Hispanio, organizata de Hispana Esperanto-Federacio.

En la numero de Kongresoj estas ĝenerale enkalkulataj la tri nomataj "Diskutantaj kunvenoj de Esperantistoj de Iberaj landoj" en Barcelono (25a-30a de junio 1920), Zaragozo (26a-29a de majo 1921) kaj Valencio (printempo de 1923).[1] La 4-a okazinta en Bilbao jam estis nomata Kongreso. 7 kromaj kongresoj okazis antaŭ la interna milito. En 1951 okazis la unua postmilita Kongreso en Terrassa (proksime al Barcelono). De tiam la kunvenoj okazas ĉiujare, preskaŭ ĉiam en someraj monatoj.

Kongresaj urboj

[redakti | redakti fonton]

Jen mapo kun la urboj iam gastigintaj la Hispanan Esperanto-Kongreson. Oni interkrampe indikas nombron de kongresoj en plurfoje gastigintaj urboj. Verda koloro indikas, ke la urbo iam gastigis Universalan Kongreson de Esperanto.

Urboj gastigintaj la Hispanan Esperanto-Kongreson.

Detala listo de Hispanaj Esperanto-Kongresoj

[redakti | redakti fonton]
Numero Jaro Urbo Dato
83a Hispana Kongreso de Esperanto 2025 Sorio Planata por la 1a ĝis la 4a de majo 2025. Vidu retejon en Hispana Kongreso 2025
82a Hispana Kongreso de Esperanto 2024 Cheste De la 5a de septembro ĝis la 8a de septembro 2024. Vidu retejon en Hispana Kongreso 2024 Arkivigite je 2024-09-09 per la retarkivo Wayback Machine
81a Hispana Kongreso de Esperanto 2023 Sevilo De la 12a de oktobro ĝis la 15a de oktobro 2023. Vidu retejon en Hispana Kongreso 2023 Arkivigite je 2023-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
80a Hispana Kongreso de Esperanto 2022 Comillas De la 29a de aprilo ĝis la 3a de majo 2022. Vidu retejon en esperanto.es/kongreso Arkivigite je 2022-02-16 per la retarkivo Wayback Machine.
79a Hispana Kongreso de Esperanto 2021 Reta Planita komence por la 30a de aprilo ĝis la 4a de majo 2020, en Comillas, sed pro la pandemio de Covid-19 prokrastita unue ĝis oktobro 2020, kaj poste okazigita virtuale la 2an kaj 3an de oktobro 2021.
78-a Hispana Kongreso de Esperanto 2019 Malago de la 1a ĝis la 5a de majo 2019
(ĝi parte koincidis kun la 51-a kongreso de IFEF kaj kun la 21-a kongreso de la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo) [2]
77-a Hispana Kongreso de Esperanto 2018 Madrido de la 20a de julio ĝis la 22a de julio 2018
(ĝi parte koincidis kun la 71-a ILEI-Kongreso) [3]
76-a Hispana Kongreso de Esperanto 2017 Teruel de la 23a de junio ĝis la 25a de junio 2017
75-a Hispana Kongreso de Esperanto 2016 Herrera del Duque de la 30a de junio ĝis la 4a de julio 2016
74-a Hispana Kongreso de Esperanto 2015 Cullera de la 1a ĝis la 3a de majo
73-a Hispana Kongreso de Esperanto 2014 Arundo de la 1a ĝis la 4a de majo
72-a Hispana Kongreso de Esperanto 2013 Zaragozo de la 3a ĝis la 5a de majo
71-a Hispana Kongreso de Esperanto 2012 Almagro de la 27a de aprilo ĝis la 2a de majo
70-a Hispana Kongreso de Esperanto 2011 San Lorenzo de El Escorial de la 28a de junio al la 2a de julio
69-a Hispana Kongreso de Esperanto 2010 Santiago de Compostela de la 2a al la 5a de julio
68-a Hispana Kongreso de Esperanto 2009 Malago de la 2a al la 5a de julio
67 2008 Kvenko
66 2007 Palos de la Frontera
65 2006 El Puig - Provinco Valencio
64 2005 Alcalá de Henares[4] de la 7a ĝis la 10a de julio
63-a Hispana Kongreso de Esperanto 2004 Bilbao[5] de la 25a al 29a de aŭgusto
62 2003 Valencio de la 15a ĝis la 20a de julio
61-a Hispana Kongreso de Esperanto 2002 Alakanto de la 1a ĝis la 4a de aŭgusto
60 2001 San Javier (Murcio) de la 22a ĝis la 24a de junio [6]
59 2000 San Sebastián de los Reyes (Madrido) de la 29a de aprilo ĝis la 1a de majo
58 1999 Castellón
57 1998 Valadolido
56 1997 Valencio
55 1996 Murcio
54 1995 Salou
53 1994 Malago de la 16a ĝis la 21a de julio [7]
52 1992[8] Merido
51 1991 La Laguna
50 1990 Sant Cugat del Vallès
49-a Hispana Kongreso de Esperanto 1989 Bilbao
48 1988 Valencio
47 1987 Madrido
46 1986 Vigo
45 1985 Kartaĥeno
44 1984 Sevilo
43 1983 Zaragozo
42 1982 Malago
41 1981 Murcio
40 1980 Madrido
39 1979 Ĥiĥono
38 1978 Leono
37 1977 Sabadell
36 1976 Ferrol
35 1975 Ilerdo
34 1974 Valadolido
33 1973 Madrido
32 1972 Vigo
31 1971 Alakanto
30 1970 Mieres
29 1969[9] La Laguna
28 1967 Zaragozo
27 1966 Bilbao
26 1965 Palencio
25 1964 Valencio
24 1963 Barcelono
23 1962 Valadolido
22 1961 Palma de Majorko
21 1960 Pontevedro
20 1959 Malago
19 1958 Castellón
18 1957 Madrido
17 1956 Barcelono
16-a Hispana Kongreso de Esperanto 1955 Ĥiĥono
15-a Hispana Kongreso de Esperanto 1954 Zaragozo
14-a Hispana Kongreso de Esperanto 1953 Bilbao
13-a Hispana Kongreso de Esperanto 1952 Valencio
12-a Hispana Kongreso de Esperanto 1951 Tarrasa
11 1936 Barcelono
10 1933 Santandero
9 1932 Madrido
8-a Hispana Kongreso de Esperanto 1929 Oviedo
7-a Hispana Kongreso de Esperanto 1928 Sevilo
6-a Hispana Kongreso de Esperanto 1926 Madrido
5-a Hispana Kongreso de Esperanto 1925 Kordovo
4-a Hispana Kongreso de Esperanto 1924 Bilbao
3-a Hispana Kongreso de Esperanto 1923 Valencio
2-a Hispana Kongreso de Esperanto 1921 Zaragozo
1-a Hispana Kongreso de Esperanto 1920 Barcelono

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nomitaj "Asamblea Deliberante de Esperantistas de Tierras Ibéricas" en Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.
  2. vidu retejon en esperanto.es/kongreso
  3. vidu retejon en esperanto.es/kongreso
  4. La ĉefa temo estis Don-Kiĥoto el Manĉo, okaze de la kvarcenta datreveno de la publikigo de la verko
  5. Koincidis kun la 6-a Eŭropa Esperanto-Kongreso
  6. Kajeroj el la Sudo n-ro 51 Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Boletín de HEF num. 317[rompita ligilo]
  8. En 1993 ne okazis Hispana Kongreso, ĉar okazis la Universala Kongreso en Valencio
  9. En 1968 ne okazis Hispana Kongreso, ĉar okazis la Universala Kongreso en Madrido

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]