12-a Hispana Kongreso de Esperanto
Aspekto
La 12-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en 1951 en Terrassa, Katalunio, Hispanio. Temis pri la unua permesita hispana kongreso de Esperanto ekde la Hispana Enlanda Milito kaj ties lasta kongreso en 1936.
Kiel antaŭkongreso la Kuracista Esperanto-Asocio, sekcio de HEF, organizis Medicinan Kunvenon Esperantistan en la Medicina Kolegio de Barcelono, kio aperis en gazetoj.
Dum la kongreso okazis diservo en romanika preĝejo, festeno, folklora festo kaj literatura konkurso. La ekskurso celis al la Monaĥejo Montserrat.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.