Hispana Literumado
Aspekto
Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida Lingvaro > Hispana lingvo > Hispana Literumado
Hispana aboco
[redakti | redakti fonton]litero | nomo | sono (laŭ la Esperanta aboco kiam eble) | mezepoka sono | noto |
---|---|---|---|---|
a | a | [a] | [a] | |
b | be | [b] | [b] | |
c | se θe en Hispanujo |
[k] antaŭ a, o, aŭ u [s] antaŭ i aŭ e [θ] antaŭ i aŭ e en Hispanujo |
[k] antaŭ a, o, aŭ u [c] antaŭ i aŭ e aŭ kun cedilo (¸) |
|
ch | ĉe | [ĉ] | [ĉ] | en pluraj lokoj, ch ne aperas en la aboco |
d | de | [d] | [d] | |
e | e | [e] | [e] | |
f | efe | [f] | [f] | |
g | ĥe | [g] antaŭ a, o, aŭ u [ĥ] antaŭ i aŭ e |
[g] antaŭ a, o, aŭ u [ĵ] antaŭ i aŭ e |
|
h | aĉe | (preskaŭ ĉiam silenta) [h] en kelkaj regionoj |
(ĉiam silenta) | h ofte aperas antaŭ komencaj vokaloj aŭ antaŭ u |
i | i | [i] [j] apud vokalo |
[i] [j] apud vokalo |
|
j | ĥota | [ĥ] | [ĵ] | |
k | ka | [k] | [k] | k nur aperas en nehispanaj vortoj |
l | ele | [l] | [l] | |
ll | eje, elje | [j] [lj] en Hispanujo [ĵ] aŭ [ŝ] en kelkaj regionoj |
[lj] | en pluraj lokoj, ll ne aperas en la aboco |
m | eme | [m] | [m] | |
n | ene | [n] | [n] | |
ñ | enje | [nj] | [nj] | historie, estis nn, kaj la dua n fariĝis ~ |
o | o | [o] | [o] | |
p | pe | [p] | [p] | |
q | ku | [k] | [k] | la litero u ĉiam sekvas la literon q |
r | ere | [r] | [r] | mallonga [r], similas al esperanta [d] |
rr | erre | [rr] | [rr] | daŭra, trila [r] |
s | ese | [s] [ŝ] en regionoj de Hispanujo |
[z] (ss por [s]) | |
t | te | [t] | [t] | |
u | u | [u] [ŭ] apud vokalo |
[u] [ŭ] apud vokalo |
|
v | ube, be ĉika | [b] | [v] | |
w | ube doble, doble be | [ŭ] | [ŭ] | w nur aperas en nehispanaj vortoj |
x | ekis | [ĥ], [s], [ks], [ŝ] | [ŝ] | x nun plej ofte aperas en nehispanaj vortoj |
y | i griega | [i] [j] apud vokalo [ĵ] aŭ [ŝ] apud vokalo en kelkaj regionoj |
[i] [j] apud vokalo |
|
z | seta θeta en Hispanujo |
[s] [θ] en Hispanujo |
[dz] |
Oftaj literkombinoj
[redakti | redakti fonton]- hu = [ŭ]
- qu = [k]
Ĝeneralaj notoj
[redakti | redakti fonton]- La sonoj de pluraj literoj varias sen reprezenti alian fonemon. Ne listiĝis multaj alofonoj.
- La origino de la sonoj de Hispanujo estas Kastilio, Hispanujo. La kastiliaj sonoj disvastiĝas kiam Kastilio gajnis povon.
- Multaj hispanaj konkerintoj de Ameriko loĝis en Andaluzio. Tial, la plej komunaj sonoj ne estas la kastiliaj.