La Hispana Olimpika Komitato (Hispane Comité Olímpico Español, COE) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Hispanio. Ĝi kreiĝis en 1912 kaj estis internacie agnoskita samjare. Kiel NOK, la Hispana Olimpika Komitato celas subteni Hispaniajn atletojn, sporton en Hispanio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Hispanio. Ĝis la jaro 2024 temis pri la Somera Olimpiko 1992, okazinta en Barcelono, la ĉefurbo de Katalunio.