Historio de Esperanto (Courtinat)
Historio de Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Léon Courtinat | |
Eldonjaro | 1964 | |
Urbo | Bellerive-sur-Allier | |
Eldoninto | Imprimerie Moderne | |
Paĝoj | 1332 | |
Historio de Esperanto, kompilita de Léon Courtinat, estas grava dokumento pri la movado kaj literaturo de Esperanto.
Aperis tri volumoj:
- Unua volumo el 1964: 1887-1913 (396 p.)
- Dua volumo el 1965: 1914-1933 (p. [397]-816)
- Tria volumo el 1966: 1934-1960 (p. [829]-1332)
Kritiko
[redakti | redakti fonton]La plej granda problemo estas ke Courtinat ofte ne indikas siajn fontojn, kaj ŝatas transpreni eĉ tutajn paragrafojn el fremdaj verkoj, sen ia indiko. Propraj vortoj kaj ŝtelitaĵoj foje estas miksitaj.
Ekzemplo estas la Historio de Esperanto (Zakrzewski), kiun Courtinat "recenzas" en la unua volumo, p. 391/392. Ĝi estas preskaŭ ĉiuvorta plagiato el Esperanto, 20-a de septembro 1913. La Zakrzewski-biografio, kiu troviĝas ĉe Courtinat tuj sekve, estas prenita el Enciklopedio de Esperanto, p. 578.
Aldoniĝas faktaj eraroj, kiel la aserto (dua volumo, p. 637) ke Edmond Privat estis depost 1922 direktoro de Internacia Centra Komitato, kvankam tiu posteno ekzistis nur ekde 1925, kvankam ĝis 1930 la nomo ne estis direktoro, sed sekretario, kaj kvankam Privat neniam estis sur tiu posteno, sed Robert Kreuz.
( Tamen tiu ĉi ekzemplo ne estas la plej trafa ĉar ĉi-foje temis pri serio de nur eraretoj. La propono fondi ICK, kvankam ja unue kun la nomo Centra Esperanto-Komitato (kaj poste Centra Komitato de la Esperanto-Movado) estis aprobita, en la "Unua Labora Kunsido" de La Helsinkia UK, la 10-an de Aŭgusto 1922 [1][1], kaj "en 1923 oni unuafoje elektis ĝiajn ses membrojn, kun la sviso Edmond Privat kiel prezidanto."[2] Do ja li ne estis direktoro ekde 1922, sed prezidanto ekde 1923 de komitato kies fondo estis aprobita en 1922 kaj kies nomo, post modifo, estis ICK. Li petis sian [duoblan] eksiĝon kiel prezidanto kaj kiel ano de ICK la 6-an de Aŭgusto 1928 per letero "Al la Internacia Centra Komitato"[3][2]. )
Ĉiukaze pravas Ulrich Lins jene skribinta : "Feliĉe maloftas apogeoj de dilanteco kiel la trivoluma ‘Historio de Esperanto’."[4] Ĉar supozeble ĉe Courtinat ne temas pri konscia ofendo de sciencaj normoj kaj konscia rabo de la laboro de aliaj homoj, sed pri nekonscia agado pro manko de spertoj. Tamen, ĝi ne estas uzebla en serioza historiografio pri Esperanto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Oficiala Esperantista Organizo", en Esperanto n-ro 265, Sept. 1922, p. 152-153.
- ↑ Internacia Centra Komitato
- ↑ Publikigita en Esperanto n-ro 337-338, Sept.-Okt. 1928, p. 190 (26).
- ↑ Ulrich Lins, "La direktoj de historiaj studoj pri la Esperanto-movado", en Sociaj aspektoj de la Esperanto-movado, Sarajevo : ELBiH, 1988, p. 49.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Katalogo de Arkivigite je 2020-10-24 per la retarkivo Wayback Machine CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo
- Libroj de Léon Courtinat
- Esperanto-libroj aperintaj en 1964
- Eldonaĵoj de Imprimerie Moderne
- Esperanto-movado
- Historio de Esperanto
- Antverpena Nefikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de CDELI
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo