Historio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Aspekto
Historio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Norberto Saletti | |
Eldonjaro | 1985 | |
Urbo | Roterdamo | |
Eldoninto | UEA | |
Paĝoj | 12 | |
Historio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas la titolo de 12-paĝa broŝuro verkita de Norberto Saletti kaj eldonita en la jaro 1985 de Universala Esperanto-Asocio.
Ĝi estas superrigardo pri la historio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj konstituas numeron 21 en la serio de la "Esperanto-Dokumentoj" de UEA. La libreto enhavas liston de la kontaktadresoj en la 25 landoj kie TEJO estas reprezentata.