Hodoňovice
Hodoňovice (Hodonovice) | |
germane Swermwermsdorf, germane Hodonowitz | |
vilaĝo | |
Kapelo de Naskiĝo de Virgulino Maria
| |
Oficiala nomo: Hodoňovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek |
Administra municipo | Baška |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Subbeskida montetaro |
Domoj | 227 (2011) |
Situo | Hodoňovice |
- koordinatoj | 49° 37′ 50″ N 18° 21′ 26″ O / 49.63056 °N, 18.35722 °O (mapo) |
Katastro | 3,05 km² (305 ha) Hodoňovice |
Loĝantaro | 728 (2021) |
Denseco | 238,69 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 14-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 739 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hodoňovice | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Hodoňovice (antaŭe Hodonovice, germane Swermwermsdorf aŭ Hodonowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Baška, en distrikto Frýdek-Místek. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km sudokcidente de Baška. Estas ĉi tie registritaj 227 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 728 loĝantoj.
Hodoňovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,05 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el fino de 14-a jarcento, kiam Hanco de Friedlant transprenas feŭdon de Místek inkluzive de domaro Quittendorf. Pli preciza skribmencio pri la vilaĝo, civitanoj kaj impostdevoj estas Urbolibro de frýdeka-místeka senjorujo el la jaro 1580, kiun lasis prilabori tiama posedanto, Jiří z Lohova. La urbolibro mencias, ke en la municipo troviĝis unu muelejo kaj unu segejo kaj proksimume 12 kamparanaj domoj, loĝantaj de ĉeĥaj dometistoj kun ĉeĥaj nomoj. En la jaro 1871 estis tre signifa finigo de akva kaj maŝina floso, kondukanta de Hodoňovice tra Místek ĝis Sviadnov. Tiu ĉi floso movigis muelejojn, segejojn situantaj sur la tuta vojo, kaj ĉefe ankaŭ tekstilajn fabrikojn en Místek. En la jaro 1875 estis finkonstruita kaj konsekrita kapelo de "Naskiĝo de Virgulino Maria". Pli poste, en la jaro 1885, estis fondita ankaŭ tombejo. Tiutempe Hodoňovice havis proksimume 436 civitanojn.
La 9-an de februaro 1960 per kunigo de municipoj Baška, Kunčičky u Bašky kaj Hodoňovice estiĝas kunigita municipo Baška.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 369 |
1880 | 387 |
1890 | 376 |
1900 | 436 |
1910 | 511 |
1921 | 447 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 616 |
1950 | 656 |
1961 | 715 |
1970 | 659 |
1980 | 598 |
1991 | 521 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 598 |
2011 | 675 |
2021 | 728 |
|