Hoher Schwarm
Hoher Schwarm | |||||
---|---|---|---|---|---|
burga ruino | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 50° 38′ 50″ N, 11° 21′ 59″ O (mapo)50.647311.3663Koordinatoj: 50° 38′ 50″ N, 11° 21′ 59″ O (mapo) | ||||
| |||||
La Burgo Hoher Schwarm estas ruino en Saalfeld, Germanio. La nomo laŭlegende estas pro svarmo da abeloj esamenantaj el arbotrunko, kiam la slava soldatgvidanto Sámo serĉis lokon por burgokonstruo (7-a jarcento). Ĝi troviĝas ĉe la urbomuro de Saalfeld super la rivero Saale.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ la jaro 1300 fariĝis la novkonstruo de tiu ĉi burgo. La unua mencio estis en 1346. Oficejo ĝi estis por la margrafoj de Meißen (postaj princoj-elektistoj) kaj la dukoj de Saksio portante la nomon Alte Vogtei. Je la komenco de la 15-a jarcento la remparoj ne plu bezonatis kaj la oficejoj translokitis pli en la urban centron.
En 1551 la urbo posedis ĝin por malmulta tempo. Pro konsilianara decido okazis forigo de la tegmento kaj de la neĉeŭrbomuraj partoj de la burgo: la brikoj servu al la reparo de la ponto trans la rivero Saale.
Restaŭradlaboroj okazis inter 1995 kaj 1997; tiam ankaŭ la ĉirkaŭaĵo ŝanĝiĝis en parkon kaj informtabuloj starigitis. Ĝis la 1990-aj jaroj la ruino estas emblemo sur produktoj de la Bierfarejo de Saalfeld.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La burgo estas 17 m longa flanke, havas kvin etaĝojn kun sveltaj angulaj turoj ĉie. La murokrono ronda estis fortigitaj per kreneloj. La muroj estas 2 m dikaj; en la etaĝoj 2-a kaj 3-a troviĝas rektangulaj fenestrotruoj el sabloŝtono kun parte konserviĝintaj fenestraj krucoj. Ankaŭ kelkaj gotikaj ogivaj arkoj el la 14-a jarcento menciindas.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- La apuda eksa Kirko Sankta Nikolao
- Kastelo Friedensburg en Leutenberg, pro multaj arĥitekturaj similaĵoj