Krome en la komunumo okazis diversaj esperantlingvaj eventoj, interalie en 1988 en la komunumoparto Hollage junulara seminario pri la kultura nuntempo kaj politika estonteco de la ŝtato Jugoslavio, en kiu la kroatdevena tiama Konstanta Kongresa Sekretario de UEANikola Rašić aŭguris ke antaŭ la fino de la 20-a jarcento Eŭropo nur konsistos el naŭ ŝtatoj – granda okcidenteŭropa unio (la Eŭropa Unio), granda ne-plu-komunisma orienteŭropa unio (la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, Svislando kaj ses sendependaj ŝtatoj sur la teritorio de tiam disfalinta Jugoslavio. Lia aŭguro ne montriĝis komplete prava (li tro rapide taksis la aliĝon de iuj ŝtatoj kiel Norvegio al unu el la novaj ŝtataj unioj, kaj ankaŭ la aliĝo de multaj novaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio nur okazis en 2004, jam post la fino de la 20-a jarcento), sed laŭ la baza tendenco li okulfrape klare antaŭvidis la evoluon de la sekvaj jaroj. Tiam en 1988 multaj seminarianoj tre skeptike juĝis liajn aŭdacajn tezojn.