Saltu al enhavo

Hombres de maíz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hombres de maíz
romano
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Ángel Asturias
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1949
Loko Bonaero
Eldonejo Editorial Losada
Ĝenro magirealisma fikcio
vdr

Hombres de maíz (Homoj el maizo, Maizuloj) estas romano verkita de la gvatemala verkisto Miguel Ángel Asturias publikigita en 1949. Ĝia titolo referencas al mito de Popol Vuh, unu de la religiaj libroj de majaoj.[1] Tiu romano estas ĝenerale konsiderata la majstroverko de Asturias,[2]​kvankam ĝi plue estas unu de liaj romanoj plej malbone komprenitaj.[3]

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[4]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La libro estas strukturita en ses partoj, el kiuj ĉiu esploras la kontraston inter la tradicioj de indiĝenoj kaj tiuj de socio kiu estias en procezo de modernigo kaj ŝanĝoj. Ĝi esploras la magian mondon de la indiĝenaj komunumoj. La romano baziĝas sur tradicia legendo, sed rekreita de Asturias mem.[5] La intrigo temas ĉirkaŭ izola indiĝena komunumo (la homoj el maizo aŭ "gento de maizo", maizuloj), kies tero estas minacata de aliuloj, cele al komerca espluatado. Indiĝenestro, nome Gaspar Ilom, estras la rezistadon de la komunumo kontraŭ la kolonoj, kiuj mortigas lin kun la espero venki la ribelon. Sed el la transa mondo, Ilom vivas kiel "popola heroo"; spite siajn klopodojn, la lokanoj perdas siajn terojn.[6]

En la dua duono de la romano, la centra rolulo estas leterpoŝtisto, Nicho, kiu serĉas sian perditan edzinon. Dume, li abandonas siajn taskojn, kiuj estas nur ligitaj al la "socio de la blankuloj", kaj li transformiĝas en kojoto, kiu reprezentas sian viglan spiriton.[7] Tiu transformo estas alia referenco al la kulturoj de majaoj; la kredo en nahualismo aŭ la kapablo de homo alpreni la formon de sia gardanimalo, estas unu de la multaj aspektoj esencaj por la kompreno de la kaŝaj signifoj de la romano.[8]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Pere de la alegorio, Asturias montras kiel la eŭropdevena imperiismo dominas kaj transformas la indiĝenajn tradiciojn en Ameriko.[9] Fine de la romano, kiel notis Jean Franco, "estas perdiĝinta la magia mondo de la indiĝena legendo"; sed li konkludas per "utopia noto", kiel la personoj iĝas formikoj por transporti la rikoltitan maizon.[10]

Verkita kiel mito, la romano estas eksperimenta, ambicia kaj malfacile komprenebla se mankas indiĝena sciaro. Por ekzemplo, ĝis "temposkemo estas mita tempo en kiu miloj da jaroj povas estis kunpremitaj kaj viditaj kiel nura momento"; krome, la lingvaĵo de la libro estas "strukturita simile al la indiĝenaj lingvoj".[11] Pro sia malkutima lingvaĵo, nur post iom da tempo la romanon oni favore akceptis fare de kritikistoj kaj publiko.[12]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Callan, p. 54
  2. José Miguel Oviedo, Historia de la literatura hispanoamericana, Alianza, 2001, p. 500 : «Hombres de maíz es una obra de considerable complejidad y hondura; de hecho, un creciente sector de la crítica ha señalado que ésta, y no El Señor Presidente, es la verdadera obra maestra del autor».
  3. Callan, p. 53
  4. Lista completa de las 100 mejores novelas
  5. Franco, 1994, p. 250
  6. Franco, 1994, p. 251
  7. Franco, 1994, p. 252
  8. Callan, p. 58
  9. Franco, 1989, p. 869
  10. Franco, 1994, p. 252
  11. Franco, 1994, p. 250
  12. Franco, 1989, p. 869

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Asturias, Miguel Ángel (1992). Hombres de Maíz. Madrid: Archivos, CSIC. Gerald Martín, kunord. ISBN 84-00-07129-8.
  • Asturias, Miguel Ángel (2002). Hombres de maíz. Planeta. ISBN 84-08-04441-9.
  • Abate, Sandro (2000). «Tradición y originalidad en "Hombres de maíz": del Modernismo al Realismo Mágico». RILCE (Revista de filología hispánica) 16 (1): 1-12. ISSN 0213-2370. Konsultita la 2an de julio 2018.
  • Arias, Arturo (sept.-dic. 1985). «Ideología y lenguaje en Hombres de Maíz». Texto Crítico (Centro de Investigaciones Lingüístico-Literarias de la Universidad Veracruzana) (33): 153-164. Arkivita el originalo la 3an de marto 2016. Konsultita la 2an de julio 2018.
  • Bellini, Giuseppe (1999). Mundo mágico y mundo real: la narrativa de Miguel Ángel Asturias. Bulzoni Editore.
  • Bellini, Giuseppe (2004). «Recuperación del mundo precolombino y colonial en la narrativa de Miguel Ángel Asturias». América sin Nombre (5-6): 44-52.
  • Bertiño, Cledy M. (1966). «Miguel Ángel Asturias y el simbolismo mítico de Hombres de maíz». Universidad (68): 233-259
  • Brotherston, Gordon (1975). «The Presence of Mayan Literature in "Hombres de Maíz" and Other Works by Miguel Ángel Asturias». Hispania (58): 68-74. OCLC 5548023569.
  • Callan, Richard (1970). Miguel Angel Asturias. Nueva York: Twayne. OCLC 122016.
  • Franco, Jean (1989). «Miguel Angel Asturias». En Carlos A. Solé; Maria I. Abreu, eld. Latin American Writers. Novjorko: Scribner. pp. 865-873. ISBN 978-0-684-18463-0.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hombres de maíz en la hispana Vikipedio.