Homestar Runner
Homestar Runner | |
---|---|
retejo • reta videoserio | |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | Nigra humuro, Dramo, Aventuroj, Por-plenkreskula animacio |
Kreita de | Mike Chapman, Matt Chapman, Craig Zobel |
Voĉoj de | Mike Chapman, Matt Chapman, Missy Palmer |
Lingvo(j) | la angla |
Produktado | |
Distribuisto | Jutubo |
Elsendo | |
Elsendita | la 1-an de Januaro de 2000 – la 18-an de Aprilo de 2015 |
Eksteraj ligiloj | |
https://homestarrunner.com/ | |
ĉe IMDb | |
Homestar Runner estas usona animacia serio kreita per Adobe Flash kaj disdonita interrete, fare de Mike Chapman kaj Matt Chapman. Ĝi miksas superrealisman humuron kun referencoj al la popola kulturo de la 70-aj, 80-aj kaj 90-aj jaroj, precipe al tiamaj videoludoj, televidaĵoj kaj muziko.
Ĝi komenciĝis kiel por-infana libro nomita The Homestar Runner Enters the Strongest Man in the World Contest (Homestar Runner eniras en la konkurson pri la plej forta viro el la mondo), sed nun sia cel-publiko estas junuloj kaj plenkreskuloj. La unuaj videoj aperis en la retejo, sed post la apero kaj populariĝo de Jutubo, ili ankaŭ estis alŝutitaj al tie.
La 31-an de Decembro de 2020, la retejo komencis uzi la imitilon Ruffle, sekurigante la disponeblon de la enhavo post la ĉeso de Flash Player je tiu sama tago.