Honoraj membroj de AIS
Aspekto
Honoraj membroj de AIS estis grupo de personoj en la Akademio Internacia de la Sciencoj. La regularoj de AIS antaŭvidis por homoj, kiuj aparte kontribuis al la progresigo de AIS, la statuson de honora membro aŭ de honora senatano. En 2005 AIS havas kvar honorajn senatanojn, unu el kiuj jam mortis:
- OProf. Chen Juan (mortis en 2004)
- Dr. Fausta Morganti Rossini
- OProf. Reinhard Selten
- Prof. Dumitru Ciocoi-Pop
Honoraj senatanoj havas la rajton partopreni ĉiujn senat-kunsidojn de AIS. Ili aperas en la rubriko "estraro" de la Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS.
Meritojn pri scienca publikigo en la internacia lingvo honoras Premio Pirlot, pri kies aljuĝo decidas la senato de AIS.