Saltu al enhavo

Hontanares de Eresma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hontanares de Eresma
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40490
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 601  (2023) [+]
Loĝdenso 267 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 4° 12′ U (mapo)40.982777777778-4.2033333333333Koordinatoj: 40° 59′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 885 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Hontanares de Eresma (Provinco Segovio)
Hontanares de Eresma (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Hontanares de Eresma
Hontanares de Eresma (Hispanio)
Hontanares de Eresma (Hispanio)
DEC
Situo de Hontanares de Eresma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hontanares de Eresma [+]
vdr

Hontanares de Eresma [ontaNAres deRESma] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco, atribuita ankaŭ al komarko Campiña Segoviana. La loknomo Hontanares de Eresma estas etimologie komprenebla kiel Fontoj de Eresma, alude al rivero. Tiukadre aperas simbola akvofonto sub tri arboj en la blazono.

Hontanares de Eresma en la provinco Segovio.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Hontanares de Eresma kaj La Estación (trajnstacio), okupas totalan areon de 6,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 502 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male post malgranda malaltiĝo post la 1960-aj jaroj ĝi fakte akiris pli ol 1 200 el la jaro 2000 pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 13 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Los Huertos, Valseca kaj Valverde del Majano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1247, ĝi nomiĝis Fontanares, devene el latina fontana. Poste, kaj ĝis komenco de la 19-a jarcento, nur Hontanares.​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de "Asunción".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]