Hoogezand-Sappemeer
Municipo Hoogezand-Sappemeer | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Hoogezand-Sappemeer | Blazono de municipo Hoogezand-Sappemeer | |
nederlanda municipo | ||
Provinco | Groningo | |
Ĉefloko | Hoogezand | |
Areo - Tero - Akvo |
73,05 km² 67,53 km² 5,52 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
34.357 (1-a de januaro 2015) 509 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 9′ N, 6° 45′ O (mapo)53.156.75Koordinatoj: 53° 9′ N, 6° 45′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A7, N385, N386; fervojlinio Groningen-Nieuweschans | |
CBS-municipokodo | 0018 | |
Telefona kodo | 0598 | |
Poŝtkodo | 9600–9614, 9630–9633 | |
Oficiala retejo | http://www.hoogezand-sappemeer.nl/ | |
Hoogezand-Sappemeer (Altasablo-Sukalago) (53° 09' N 06° 45' E Mapo) estas antaŭa municipo en la provinco Groningen Nederlando ĝi havas areon de 73,05 km² el kiu 5,52 akvo. Ĝi situas 15 kilometroj oriente de la urbo Groningen. Krom Meerwijck, Hoogezand kaj Sappemeer ankaŭ la periferiaj vilaĝoj Foxhol, Kiel-Windeweer, Kropswolde, Martenshoek, Waterhuizen, Westerbroek kaj la vilaĝeto Wolfsbarge apartenas al la municipo Hoogezand-Sappemeer. La municipo situas apud la aŭtoŝoseo A7 kaj la kanalo "Winschoterdiep". La "Zuidlaardermeer" (lago de Zuidlaren) situas por la plej granda parto en la municipo Hoogezand-Sappemeer.
Loĝantaro:
Laŭ loĝantoj Hoogezand-Sappemeer estas la tria municipo de la provinco Groningen post Groningen (urbo) kaj Oldambt. La totala nombro da loĝantoj estas 34.357 (1-1-2015)
Rearanĝo
[redakti | redakti fonton]Rearanĝo kun la municipoj Slochteren kaj Menterwolde okazos la 1-an de januaro 2018.
La nomo de la nova municipo estos Midden-Groningen (Meza-Groningo).
Ĝemelurbo
[redakti | redakti fonton]La ĝemelurbo de Hoogezand-Sappemeer estas:
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Estas Dr. Zamenhofplein (D-ro Zamenhofplaco) en Hoogezand (Vidu: Listo de ZEO-j en Nederlando)
Publika Transporto
[redakti | redakti fonton]De la fervojlinio Groningen-Winschoten-Nieuweschans 4 stacioj situas en la municipo Hoogezand-Sappemeer: Kropswolde, Martenshoek, Hoogezand-Sappemeer kaj Sappemeer Oost.
Buslinioj en la municipo Hoogezand-Sappemeer:
- linio 44: Harkstede-Froombosch-Sappemeer-Hoogezand-Kropswolde-Wolfsbarge-Zuidlaren-Vries
- linio 73: Groningen-Westerbroek-Foxhol-Hoogezand-Kiel Windeweer-Stadskanaal (pluen al Emmen)
- linio 76: Groningen-Westerbroek-Foxhol-Hoogezand
- linio 174/179: Groningen-Hoogezand-Sappemeer-Zuidbroek-Veendam/Scheemda
- linio 301: Q-liner Groningen-Hoogezand-Veendam
- linio 671: Groningen-Hoogezand-Kiel Windeweer-Borgercompagnie-Veendam
Naskiĝis en Hoogezand-Sappemeer
[redakti | redakti fonton]Aletta Jacobs (* 9-a de februaro 1854 - 10-a de aŭgusto 1929), Feministino
Marianne Timmer (* 3-a de oktobro 1974), Sketistino
-
Vilao sunbrilo (Villa Zonneschijn)
-
Hoogezand, la Damkirko
-
Sappemeer, la Sankta Willibrordus-kirko