Saltu al enhavo

Horizontalruluma videoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de horizontalruluma videoludo

Horizontalrulumaflankruluma videoludo (angle sidescroller) estas videoludo rigardata de la ludanto el flanka kameraa vidpunkto, kie la ekrano aŭtomate sekvas la ĉefrolulon kiam li/ŝi moviĝas maldekstren aŭ dekstren. La transiro de unu-ekranaj al rulumaj, pli dinamikaj grafikoj dum la ora epoko de arkadludoj, en la fruaj 1980-aj jaroj, estis grava progreso de ludodezajno, komparebla kun la alveno de 3D-grafikoj en la 1990-aj jaroj.[1]

Krom arkadmaŝinoj, glata ruluma fono fariĝis ebleco kaj kutima ludelemento ekde la 8-bita generacio de komputiloj kaj videoludiloj. Ekzemploj inkluzivas la 8-bitajn Atari-komputilojn kaj Nintendo Entertainment System (NES). 16-bitaj sistemoj kiel la Super Nintendo Entertainment System kaj Sega Genesis plupoluris la teknikon : ili aldonis plurajn tavolojn, kiuj povas esti rulataj sendepende por krei specifan efikon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]