„ Poeto de fanfaroj, arda maltrankvilo, grandurba, ŝajna, sistema anarkio, zigzagoj kaj geometrio, harmonio kaj revolucio. La formpreteco de H[ilda] D[resen] preskaŭ ĉiam triumfas pri la malfacilaĵoj. ”
„ La tradukinto citas i.a. la jenajn vortojn de la poeto : “La nuntempo ne bezonas plu lulkantojn, sed himnojn vekajn. Do, ne estas mirinde, ke la nuntempo me plu ŝatas la klasikan formon, sed kreas formon konforman kun la enhavo.”
Ni plene konsentu kun la aŭtoro pli lia unua konstato, kaj parte ankaŭ pri la dua. Tamen ĉu estas necese, ke tiu malŝata reago al la formoj klasikaj estu tiom radikala, ke la novaj formoj ne plu similu la poezion ?
Mi diru koncize, ke inter la eksperimentoj de Barbarus kelkaj leginde sukcesas, sed mian poezian senton ofendas la granda parto de la nuna kolekto. Ne kulpas la talento de la tradukinto, kiu, laŭ ĉiu verŝajno, lerte plenumis malfacilan taskon.
Aĉeton mi rekomendus ne al ekstudanto de la Esperanta poezio, sed nur al la hardiĝinto kiu interesiĝas pri ĝiaj modernaj tendencoj. ”