Horní Heřmanice (germaneOber Hermsdorf, Ober-Hermsdorf, Oberhermsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Bernartice. Ĝi situas plejparte ambaŭflanke de rojo Heřmanický potok; norde ĝi ligas al Jasienica Górna en Pollando. Vivas ĉi tie 45 loĝantoj (2021).
Vilaĝo Horní Heřmanice estas unuafoje menciata en la jaro 1266, en la jaro 1291 ĝi nomiĝis Hermanni villa kaj en la jaro 1305 estas menciata en ĝi voktejo, preĝejo kaj 38 lanoj. Horní Heřmanice apartenis al senjorujo de vroclavaj episkopoj (en la jaro 1305 enkadre de senjorujo Frýdberk (Žulová), en la jaro 1470 al Vidnava kaj fine al senjorujo de Jánský Vrch). Sed en la jaro 1742, post la unua milito je heredaĵo aŭstra pli granda parto de la vilaĝo falis al Prusio (hodiaŭa Jasienica Górna en Pollando) kaj el la resto de la vilaĝo, kiu restis sur teritorio de Aŭstria Silezio, apartenis signifa parto de la parceloj al korto apartenanta al la menciita feŭda voktejo.
Post enkonduko de municipa establo en la jaro 1850 estis Ĉeĥa Silezio la restinta Horní Heřmanice unue domaro de Bílá Voda, sed ekde la jaro 1869 ĝis nun ĝi estas domaro resp. parto de municipo Bernartice.
En Horní Heřmanice estas registritaj 34 adresoj: 32 daŭre loĝigitaj domoj kaj 2 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 27 domoj, el tio 18 daŭre loĝigitaj.