Horní Paseky (Aš)
Horní Paseky | |
germane Oberreuth | |
vilaĝo | |
Horní Paseky
| |
Oficiala nomo: Horní Paseky | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Aš |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Smrčiny |
Najbaras kun | Bad Brambach Germanio |
Situo | Horní Paseky |
- alteco | 673 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 14′ 00″ N 12° 14′ 12″ O / 50.23333 °N, 12.23667 °O (mapo) |
Katastro | 4,26 km² (426 ha) Horní Paseky |
Loĝantaro | 71 (2021) |
Denseco | 16,67 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1291 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 352 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Horní Paseky (Aš) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Horní Paseky (ĝis la jaro 1947 ĉeĥe Horní Reuth, germane Oberreuth) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Aš, troviĝanta en distrikto Cheb, sur limo kun germana Saksio, en supermara alteco 675 metroj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 71 loĝantoj.
En Horní Paseky troviĝas turista limpasejo al germana banloka urbo Bad Brambach. Ĝi estas destinita nur por piedirantoj, biciklistoj kaj skiistoj. Sur la germana flanko de la limo troviĝas monumento dediĉita al Horní Paseky, kiu ensumigas ankaŭ informtabulon kun historio de la municipo kaj kelke da laŭtempaj fotografioj.
Horní Paseky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,26 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1291. Ĉirkaŭ la jaro 1344 familio Zedtwitz aĉetis la vilaĝon de familio Neubergidoj.
Post ellandigo de germanaj loĝantoj en la jaro 1947 loĝis en la vilaĝo nur jam ĉirkaŭ 60 homoj. En la jaro 1950 la teritorio estis ensumigita en malpermesitan zonon kaj plimulto de domoj estis deŝiritaj. Estis ĉi tie konstruita roto de limgardistaro kaj ŝtataj bienoj uzis ĉirkaŭaj kampoj por bredado de brutaro kaj por agrikulturo. En la jaro 1968 lokon prenis sovetaj soldatoj kaj por siaj celoj ili konstruis ĉi tie kelke da paneldomoj. Tiuj ĉi domoj estis forlasitaj en la jaro 1990. Ĝis la jaro 1996 en Horní Paseky estas registrita neniu loĝanto. En la jaroj 1996-1997 la paneldomoj post la soldatoj estis riparitaj el mono de urbo Aš kaj transdonitaj al uzado. En la jaro 2001 ĉi tie en tri paneldomoj vivis 52 loĝantoj.
En Horní Paseky troviĝis ankaŭ germana tombejo, sed kiu estis post la jaro 1945 senĉese neniigata fare de vandaloj. Ties nuna stato estas katastrofa. Tomboŝtonoj elŝiritaj el tomboj estas kuŝantaj jen tie jen tie en la tuta tiama tombejo, kiu estas surkreskinta al neekkono. La saman sorton trafis ankaŭ tombejoj en Újezd, Dolní Paseky kaj Vernéřov. Sed ĉiuj ĉi tri tombejoj estis jam en ĉeĥa-germana kunlaboro revitaligitaj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 369 |
1880 | 341 |
1890 | 336 |
1900 | 326 |
1910 | 342 |
1921 | 289 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 277 |
1950 | 30 |
1961 | 48 |
1970 | 0 |
1980 | 0 |
1991 | 0 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 52 |
2011 | 88 |
2021 | 71 |
Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Monumento al Horní Paseky ĉe germana doganejo
-
Kapelo de sankta Huberto kaj sankta Georgo
-
Rekonstruitaj domoj post rusaj soldatoj
|