Horní Světlá (Mařenice)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horní Světlá |
Horní Světlá (Horní Lichtenwald) | |
germane Oberlichtenwalde | |
vilaĝo | |
Domo meze de la vilaĝo
| |
Oficiala nomo: Horní Světlá | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Mařenice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Luzacia montaro |
Najbaras kun | Großschönau Germanio |
Domoj | 99 2011 |
Situo | Horní Světlá |
- alteco | 650 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 50′ 07″ N 14° 38′ 51″ O / 50.83528 °N, 14.64750 °O (mapo) |
Katastro | 12,87 km² (1 287 ha) Horní Světlá pod Luží |
Loĝantaro | 34 (2021) |
Denseco | 2,64 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1391 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 471 57 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Horní Světlá (Mařenice) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Horní Světlá (germane Oberlichtenwalde) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Mařenice. Ĝi troviĝas en Luzacia montaro. Ĝi estas plej multe situanta vilaĝo de Luzacia montaro (loĝigata parto ĉirkaŭ 650 m s. m.). Estas ĉi tie registritaj 99 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 34 loĝantoj.
Horní Světlá situas en katastra teritorio Horní Světlá pod Luží kun areo 12,87 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Horní Světlá estas tipa montara vilaĝo kun domoj disigitaj sur la montaraj herbejoj, dismetita en valo de fluo de rivereto Svitávka. Multaj el domoj estas popolaj domoj de luzacia tipo.
Vilaĝeto Světlá pod Luží estiĝis el la 14-a jarcento sur paŝtejoj, kiuj ĉi tie postlasis en mezepoko vitrofaristoj. En la tuta vilaĝo vivis ĉirkaŭ la jaro 1850 proksimume 1800 loĝantoj, kiuj vivtenis sin plejparte de teksista laboro. Post la dua mondmilito plimulto de la loĝantaro pro sia germana deveno estis ellandigita. Ĝis la jaro 1946 la municipo portis nomon Horní Lichtenwald.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 843 |
1880 | 778 |
1890 | 716 |
1900 | 617 |
1910 | 604 |
1921 | 500 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 518 |
1950 | 35 |
1961 | 11 |
1970 | 3 |
1980 | 6 |
1991 | 21 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 43 |
2011 | 21 |
2021 | 34 |
Myslivny kaj skiado
[redakti | redakti fonton]Norde de Světlá sub monto Luzo estas domaro Myslivny (Jägerdörfel), kie troviĝas en supermara alteco 580–680 metroj centrejo de vitra turismo. Ĝi estas elirpunkto de skikuradaj vojoj en montarpartoj de Luzacia montaro kaj samtempe ankaŭ ni ĉi tie trovos ankaŭ skicentrejo de degliteja skiado. La deglitejoj de diversa malfacileco estas en vintra sezono nokte lumigitaj. La loko estas precipitaĵe tre riĉa kaj neĝa kovraĵo ĉi tie atingas supermezproksima altecon. El la norda flanko de Luzo estas lokigita skicentrejo Waltersdorf situanta sur teritorio de la najbara Germanio. Ekzistas planoj por kunigi ambaŭ skicentrejojn.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Horní Světlá – statuo de sankta Johano Nepomuka ĉe disvojiĝo U Jána
-
Malpeza fortikaĵo
-
Patro Kristnasko en la vitra skatolo
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]
|