Saltu al enhavo

Horst Gundlach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horst GUNDLACH (naskiĝinta en 1934 en Erfurto) estas germana inĝeniero kaj faklibra verkisto.

Frekventis Gundlach en Bad Langensalza la Superan lernejon (ĝis 1950). Poste lernantis li en Jena antaŭ ol studi konstrumaterialajn manipulacion je Vajmaro. En 1960 li fuĝis al la libera parto de Germanujo daŭre aktivante en la konstrumateriala branĉo. En 1967 sukcesis doktoriĝo ĉe la Minakademio je Clausthal, post defendo de la tezo Untersuchungen über die Beeinflussung der Festigkeit dampfgehärteter Kalksilikat-Erzeugnisse.[1]

En 1973 oni eldonis fundamentan verkon de Gundlach, Dampfgehärtete Baustoffe en la eldonejo Baŭverlag Wiesbaden/Berlino. Ekde 1984 li estis liberprofesia konsilito de entreprenistoj kaj de 1993 li posedis kaj afergvidantis esplorinstituton vajmaran. Gundlach ankaŭ estas ĵurinta fakulo kaj ekspertizfaranto pri krudaj kaj konstruaj materialoj el ŝtonoj kaj tero.

Libertempe li publikigis, komence mem kaj poste ĉe eldonejo Rockstuhl plurajn faklibrojn pri la landlimo inter Uesta Germanujo kaj GDR en la sudharca regiono, pri landlimprotekto fare de la komunistoj kaj pri sia naskiĝurbo Bad Langensalza.

  • Dampfgehärtete Baustoffe, Wiesbaden/Berlin, 1973
  • Die deutsch-deutsche Grenze im Südharz, eine Dokumentation der Ereignisse von 1945 bis 1990, Bad Sachsa, 2009[2]
  • Damals in Langensalza 1936–1950. Erinnerungs- und Erfahrungsbericht, Bad Langensalza, 2012
  • Die deutsch-deutsche Grenze 1945–1990. Eine Dokumentation der Ereignisse im Südharz, dua eldono, Bad Langensalza/Thüringen, 2014, ISBN 978-3-86777-724-7
  • Die Grenzüberwachung der DDR. Beschreibung der Grenzanlagen und des Überwachungssystems, mit Bilddokumentation, Bad Langensalza/Thüringen, 2014

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Tonindustrie-Zeitung", 91 (1967), n-ro 8
  2. recenzo ĉe nnz-online