Hospitalo Colônia de Barbacena
Hospitalo Colônia de Barbacena | ||
---|---|---|
malsanulejo | ||
Geografia situo | 21° 12′ 17″ S, 43° 47′ 13″ U (mapo)-21.20479-43.78694Koordinatoj: 21° 12′ 17″ S, 43° 47′ 13″ U (mapo) | |
Lando(j) | Brazilo vd | |
Situo | Barbacena | |
| ||
La Hospitalo Colônia estis psikiatria hospitalo fondita je 1903 kaj fermita je 1980, post disvastigo de informoj de la movo kontraŭ-azila brazila. La institucio lokiĝis en la urbo Barbacena, en Minas-Ĝerajso, en Brazilo. Pli ol 60 000 personoj mortis tie, sekve de medicinaj eraroj kaj de torturoj, kaj tio okazis ĝis ĝia fermo. La itala psikiatro Franco Basaglia komparis la lokon kun naziaj koncentrejoj. Je 2013, la brazila ĵurnalistino Daniela Arbex publikigis laboron de enketo titolita "Holocausto Brasileiro" ("La brazila holokaŭsto"), kiu rakontas la historion de la postvivantoj kaj de la viktimoj.[1]
Ĝustokaze
[redakti | redakti fonton]La Hospitalo Colônia ("Colônia" signifas je "Kolonio") estis fondita je 1903. Ĝia unua direktoro estis D-ro Joaquim Antônio Dutra. Colônia havis kapaciton por 200 pacientoj. Lokita en la urbo Barbacena, je 150 km de la ŝtata ĉefurbo, Bel-Horizonto, kaj inter la montoj de Mantiqueira, la hospitalo estis la nacia referenco de la psikiatria medicino je la 20a jarcento. Tiuj kiuj bezonis de medicinaj zorgoj estis senditaj en trajno al Barbacena ekde la tuta Brazilo. Tiuj transportoj estis tiel oftaj ke ili prenis la regionan esprimon "trem de doido" ("trajno de frenezulo").
Je 1960, Colônia havis pli ol 5 000 pacientojn. La plimulto de ili estis nur parte vestitaj, kelkaj tute nudaj, kaj ili estis devigitaj labori, inkluzive de la infanoj, de la maljunuloj kaj de la handikapitoj. Almenaŭ 16 homoj mortis ĉiutage pro malsanoj, malsufiĉa nutrado, varmeŝoko (pro la ekspozicioj al malvarmeco kaj al skotaj duŝoj), elektroŝoko, aŭ murdoj. La dungitoj profitis de la restaĵoj de la mortintaj pacientoj, ofte pasintaj en kontrabando en universitatoj de la lando.[2] Ĉiufoje, kiam la vendado ne eblis, la korpoj estis simple dissolvitaj en acido aŭ enterigitaj en proksimaj terenoj. Pli ol 70% el la pacientoj neniam ricevis diagnozon de psika malsano; ili estis lokigitaj sub ĉiama atento pro politikaj aŭ sociaj kialoj. La plimulto estis alkoholismaj, epilepsiaj homoj, prostituitinoj, samseksemuloj, nedeziritaj infanoj, senhejmuloj, virinoj de kiuj la virgeco estis malaperinta antaŭ la geedziĝo, malamikoj de la loka elito aŭ simple konsideritaj kiel "maladekvataj" laŭ la sociaj normoj de la 20-a jarcento, kiel la timemaj homoj kaj la virinoj havante sencon de la ĉefeco. Estas same konate ke granda parto de la loĝantaro de Colônia estis de afrika deveno.
Je 1980, kun la helpo de la amaskomunikiloj, la nacia movado kontraŭ-frenezulejoj sukcesis fermi la lokon kaj translokiĝi la raregajn postvivantojn al adekvata flegado. Ili ĉiuj ricevis monkompenson de la ŝtato. Je 1996, ĝi estis transformita en "Museu da Loucura" (portugala brazila: "Muzeo de la frenezo").
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Barbacena
- portugale Hospital Colônia, sur Wikipédia en portugais.
- portugale Museu da Loucura, sur Wikipédia en portugais.