Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo
La Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo (germane: Spittel) estas tre konata komplekso konstruaĵa en Arnstadt (Erfurter Straße nr. 39).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas sendube unu el la plej konataj konstruaĵoj en la urbokerno. La unua mencio de la mezepoka, burĝa hospitala fonditaĵo de ĉe la muro proksime al la jam ne ekzistanta erfurta pordego estas de 1379.
De la mezepoka konstruaĵo konservitis nur la eksteraj muroj. La teretaĝon oni profunde alikonstruis en 1924; de tiam datumas ankaŭ la monumentala murpentraĵo reprezentanta Sanktan Georgon.
Diversaj alikonstruoj dum la 17-a kaj 18-a jc naskis la nunan strangetan komplekson. La sumo de la alikonstruoj, alkonstruoj, malkonstruoj kaj adaptoj dum pli ol ses jarcentoj efikis komplekson kun multaj statikaj problemoj. Apartenis al la Georgo-hospitalo ankaŭ leprolulejo en la Karl-Marien-strato (germane: Sondersiechenhaus) kiu malkonstruitis en la 1880-aj jaroj.
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Preĝeja salono faritis en 1782 en la supra etaĝo kiu servis hodiaŭ kiel kirko por la Memstara evangelia-lutera eklezio.
En 1992 transdonis la urbo la konstruaĵon al la asocio Kuratorium zur Sicherung der Interessen des Vereinigten St. Georgs- und St. Jacobs-Stift e.V. Arnstadt kiu ekde tiam klopodis utiligi la historian konstruaĵon. Ĉar uzo por loĝado jam ne fareblas (modernaj loĝejoj bezonus tro multajn ŝanĝojn en la substanco konstruaĵa) oni koncentriĝas pri uzo kiel societa domo aŭ kulturcentro kun disponigo de la ĉambroj al ekspozicioj, koncertoj ktp. Ĝis 2013 ekzemple gastis surloke impona ekspozicio pri la estetiko de maldaŭro kaj pasemeco ĉe homoj kaj ties medioj; en 2014 malfermitis elmontro pri la restado de Johann Sebastian Bach en Arnstadt.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fonto, ĉerpita el listo pri monumentoj vizitindaj de la Distrikto Ilm. Arkivigite je 2014-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo el la 2011-a jaro pri planoj koncerne la uzon.[rompita ligilo]
- Hejmpaĝo de la memstara evangelia komunumo. Arkivigite je 2014-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Teknikaj detaloj sur arkitektura fakretpaĝaro. Arkivigite je 2013-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝoj de la amikoj de Spittel