Saltu al enhavo

Ueberstorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hostettlen)
Ueberstorf
Blazono de Gurmels
Blazono de Gurmels
Blazono de Ueberstorf
Ueberstorf
Ueberstorf
Ueberstorf
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sinĝino
Koordinatoj  46° 51′ 56″ N 7° 18′ 51″ O / 46.86556 °N, 7.31417 °O / 46.86556; 7.31417 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 56″ N 7° 18′ 51″ O / 46.86556 °N, 7.31417 °O / 46.86556; 7.31417 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 2367
Areo 16,12 km²
Alteco 5658 m super marnivelo
Poŝtkodo 3182
Komunumkodo 2308
Mapo de Gurmels
Mapo de Gurmels
Mapo de Gurmels
vdr

Pri la komunumo

[redakti | redakti fonton]

Gurmels estas komunumo en la distrikto Sinĝino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2367 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ueberstorf situas proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la federacia urbo Berno. La orientan komunumlimon formas la rivero Sinĝino, al kiu en la trilima punkto de Köniz, Schwarzenburg kaj Ueberstorf alfluas de oriente Schwarzwasser.

La komunumo konsistas el la vilaĝoj Obermettlen, (sur alteco de 740 m s.m.), Niedermettlen, (sur alteco de 657 m s.m.), Guldifeld, (sur alteco de 670 m s.m.), Bergli, (sur alteco de 665 m s.m.), Drittehüseren, (sur alteco de 618 m s.m.), Grossried, (sur alteco de 628 m s.m.), Geretsried, (sur alteco de 660 m s.m.), Riederen, (sur alteco de 631 m s.m.), Blattishus, (sur alteco de 665 m s.m.), Hermisbühl, (sur alteco de 678 m s.m.), Umbertsried, (sur alteco de 730 m s.m.), kaj Hostettlen, (sur alteco de 740 m s.m.).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,12 km², de kiuj 18,5% estas kovritaj de arbaro, 72,7% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ueberstorf limas en okcidento kaj nordo al Wünnewil-Flamatt, en nordoriento al Neuenegg (BE), en oriento al Köniz (BE), en sudo al Schwarzenburg (BE), en sudsudokcidento al Heitenried, kaj en sudokcidento al Sankt-Antoni.

Tra Ueberstorf pasas la kantona vojo n-ro 233.1 de Flamatt al Schwarzenburg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas 3 kilometrojn sudokcidcente en Flamatt. Per la poŝtaŭtolinio de Flamatt al Albligen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Ueberstorf datiĝas el la jaro 1226 kiel Jeberinsdorf. Jam en la jaro 1143 estis menciitaj la Senjoroj de Mettlen, kiuj havis sian sidejon en hodiaŭ ne plu ekzistanta burgo en Obermettlen. Tiu burgo estis centro de malgranda senjorujo, kiu estis feŭdo de la Grafoj de Kiburgo, de Habsburgo kaj de Thierstein. En la jaro 1442 la regiono de Ueberstorf estis aĉetita Friburgo. Ĝis 1538 ankaŭ Albigen apartenis al Ueberstorf, sed post la reformacio Albigen, kiu aliĝis al la nova kredo fariĝis parto de la berna Senjorujo Grasburg. Dum la Helveta Respubliko en la jaro 1798 ĝis 1803 kaj la postaj jaroj ĝis 1831 Ueberstorf apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝis la enkonduko de la nova kantona konstitucio ĝi estis parto de la germana distrikto kaj ek de 1848 ĝi apartenas al la distrikto Sinĝino.[2]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]