Hotelo Gambrinus (Ostrava)
Hotelo Gambrinus | |
ĉeĥe: Hotel Gambrinus | |
konstruaĵo | |
Hotelo Gambrinus
| |
Oficiala nomo: Hotel Gambrinus | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Ostrava-urbo |
Administra municipo | Moravia Ostrava |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Placo de Masaryk |
Muzeo | Citrario |
Situo | Hotelo Gambrinus |
- koordinatoj | 49° 50′ 10″ N 18° 17′ 31″ O / 49.83611 °N, 18.29194 °O (mapo) |
Konstruado | 1891–1892 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hotel Gambrinus (Ostrava) | |
Portalo pri Ostrava |
Hotelo Gambrinus (ĉeĥe: Hotel Gambrinus) en Moravia Ostrava estis konstruita en la jaroj 1891–1892 sur loko de pli malnova antaŭe rajtokuira domo. La novkonstruaĵojn en historiigantaj formoj projektis arkitekto Felix Neumann por sia patro kaj posedanto de la domo Emanuel Neumann. En la objekto estis hotela loĝigo, restoracio, kafejo kaj bierejo. La domo troviĝas en Placo de Masaryk, ĝi enfalas en memorindaĵan zonon Moravia Ostrava kaj ĝi estis enskribita kiel kultura memorindaĵo.
El famaj gastoj estis en la hotelo enloĝigita ekzemple ĉefduko Rainer Ferdinand von Österreich (1827–1913), ano de familio de Habsburgoj kaj ĉefkomandanto i.r. landodefendo, dum sia vizito de Ostrava en la jaro 1896.
En la jaro 1917 akiris la domo Parcela banko kaj jam tiam la objekto estis por la nova celo adaptita. La fasado estis en la hodiaŭan aspekton reguligita en la jaro 1924. En konekso kun eluzo de la domo por mona instituto (nun jam Praga kredita banko) estis en ŝildon de la domo instalita kapo de Merkuro.
En teretaĝo estas hodiaŭ apoteko kaj en pli supraj etaĝoj ordinacioj de kuracistoj kaj kancelarioj. En la tria etaĝo de la konstruaĵo troviĝas kolektaĵoj kaj ekspozicioj de Citrario, privata muzeo de citroj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- KROČEK, M., Osudy a podoba měšťanských domů ve staré Moravské Ostravě II (pokračování). Ostrava. Sborník k dějinám a současnost Ostravy a Ostravska. 2007, roč. XIII, s. 545 - 571.
- STRAKOŠ, M.: Průvodce architekturou Moravské Ostravy. Ostrava 2009.
- DLOUHÝ, J.: Zajímavé návštěvy slavných v Ostravě od jejího založení v roce 1267 do roku 1989. Ostrava 2008.